11 novaj konfirmitaj kazoj de kronvirusa malsano estis raportitaj en ĉina ĉeftero

(GMT+08:00) 2020-03-14 18:15:55     Redaktoro:邱杰明

Ĉina prisana aŭtoritato diris sabate, ke ĝi ricevis raportojn pri 11 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano kaj 13 mortoj vendrede en la ĉina ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĉiuj mortoj okazis en la provinco Hubei. Samtempe, 17 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj. Kaj vendrede 1 430 homoj elhospitaliĝis, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 3 610.

Ĝis la fino de vendredo, la totala nombro de konfirmitaj kazoj sur la ĉeftero kalkuliĝis al 80 824, inkluzive de 12 094 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 64 111 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis, kaj 3 189 homoj, kiuj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 115 homoj ankoraŭ estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso, kaj 10 879 proksimaj kontaktintoj ankoraŭ estis sub medicina observado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin