Jam estas tute neprokrasteble koncentri la tutmondan sintezivon sur la batalon kontraŭ la epiedemio

(GMT+08:00) 2020-03-14 21:58:10     Redaktoro:邱杰明

preskaŭ en unun tago eŭropaj landoj kaj Usono faris eskaladon de paŝoj kontraŭ la epidemion de la nova kronvirusa pneŭmonio.

La 13an de marto en la gazetara konferenco pri la epidemio, kiu okazis en la Blanka Domo, la usona prezidento Donald Trump deklaris "ŝtatan alarmostaton". Tio estas ĝenerale konsiderita, ke Usono komplete fortigas sian agadon kontraŭ la pandemio. La usona federacia registaro asignos 50 miliardojn da usonaj dolaroj por helpi subŝtatajn medicinajn instituciojn.

Ekster tio, ankaŭ Ĉeĥio, Hispanio, Pollando kaj aliaj landoj lastatempe deklaris, ke iliaj landoj jam restas en alarmostato pri publika sano. Francio decidis, ke en la tuta lando estas malpermesite amasiĝi kun pli ol cent homoj, kaj ke ĉiuj lernejoj fermos sian lecionadon ekde lundo en la venonta semajno. La germana ĉefministro substrekis: "Nun estas nepre gajni tempon kaj prokrasti la etendiĝon de la epidemio."

Evidente, tio estas "granda pandemio", kaj nun estas ŝlosila momento. La 13an de marto la ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano, Tedros Adhanom Ghebreyesus, diris, ke la nombro de kazoj kaj mortoj, raportitaj de Eŭropo, superis la totalan nombron de, krom Ĉinio, aliaj regionoj de la mondo, kaj Eŭropo jam fariĝis la centro de la epidemio. Estas 123 landoj kaj regionoj en la mondo raportis al la Monda Organizaĵo pri Sano pli ol 132 mil konfirmitajn kazojn kaj pli ol 5 000 mortoj.

En tia serioza situacio, eĉ tiuj okcidenta amaskomunikiloj, kiuj klaĉis pri la klopodado kontraŭ la epidemio fare de Ĉinio, ne povis ne konfesi, ke se tiuj landoj ne vigle ekagus, post perdo de la trezora tempo, kiun Ĉinio gajnis, la impeto de la epidemio al la tutmondaj politiko kaj ekonomio ne povus esti regebla.

"Nuntempe ĝi ankoraŭ estas malgranda fajreto, kaj ĝin oni povas estingi. Se perdi tiun okazon, oni ne plu havos tempon. Se ŝtato domaĝus monon, la perdo poste estus pli granda ol nun."La germana specialisto pri viruso, Christian Drosten, eligis tian alarmon.

Epidemio estas la komuna malamiko de la tuta homaro. Por venki ĝi solidareco kaj kunlaboro estas unika elekto de la internacia komunumo. Ju pli agi en politiko, monrimedoj, informado, esplorado kaj idointerŝanĝo, des pli efike regi la disetendiĝon de la epidemion.

La tempo ne atendas nin, jam estas tute neprokrasteble koncentri la tutmondan sintezivon sur la batalon kontraŭ la epiedemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin