Trump baldaŭ akceptos teston pri COVID-19

(GMT+08:00) 2020-03-14 21:59:24     Redaktoro:邱杰明

Usona prezidento Donald Trump vendrede diris en la respondo al raportistoj en la Blanka Domo, ke li eble baldaŭakceptos teston pri la nov-kronviruso (COVID-19) .

Trump akceptis la vizitan grupon de la brazila prezidento Jair Bolsonaro en la bieno Mar-a-Lago, la ŝtato Kalifornio, en la lasta semajfino. La komunika sekretario de la brazila prezidento Fabio Wajngarten kaj lia edzino estis konfirmitaj je COVID-19, kiam ili revenis al Brazilo. Bolsonaro vendrede diris en la socia komunikilo, ke li estas testita negative.

Wajngarten faris al si grupan foton kun Trump kaj la usona vicprezidento Mike Pence dum sia vizito al Usono. Trump vendrede diris, ke li ne scias, ke li kontaktas infektiĝinton de COVID-19, kaj li havas neniun simptomon.

Ĝis la fino de vendredo, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano en Usono kalkuliĝis al 1 629 kaj 41 mortoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin