20 novaj konfirmitaj kazoj de kronvirusa malsano estis raportitaj en ĉina ĉeftero

(GMT+08:00) 2020-03-15 14:29:38     Redaktoro:邱杰明

Ĉina prisana aŭtoritato diris dimanĉe, ke ĝi ricevis raportojn pri 20 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano kaj 10 mortoj sabate en la ĉina ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĉiuj mortoj okazis en la provinco Hubei. Samtempe, 39 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj. Ankaŭ sabate 1 370 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 3 226.

Ĝis la fino de sabato, la totala nombro de konfirmitaj kazoj sur la ĉeftero kalkuliĝis al 80 844, inkluzive de 10 734 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 66 911 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 3 199 homoj, kiuj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 113 homoj ankoraŭ estas suspektataj pri infektiĝo je la viruso, kaj 10 189 proksimaj kontaktantoj ankoraŭ estas sub medicina observado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin