En la gazeto Qiushi publikiĝis grava artikolo de Xi Jinping

(GMT+08:00) 2020-03-15 18:53:49     Redaktoro:邱杰明

En la 6a numero de la gazeto Qiushi publikiĝis la grava artikolo de Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto, kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, titolita "Doni fortan sciencteknikan apogon por gajni venkon en la defenda batalo kontraŭ la epidemio"

La artikolo emfazas, ke la plej forta armilo en la rivalo de la homaro kun la malsano estas scienco kaj tekniko, kaj por supervenki katastrofon, kiel ekzemple epidemion, la homaro ne povas sin deteni de scienca evoluado kaj teknika novigo. Kaj pro tio estas necese preni la esploradon pri la prevento kaj rego de epidemio kiel la plej gravan kaj urĝan taskon, kaj surbaze de tio doni fortan sciencteknikan apogon por gajni venkon en la popola kampanjo kontraŭ la epidemio de la nova kronviruso.

La artikolo rimarkigas, ke la publiksana sekureco estas la komuna defio alfrontata de la homaro, kaj por respondi al ĝi necesas la unuiĝo de ĉiuj landoj. Nuntempe la nova kronvirusa pneŭmonio aperis en multaj landoj, kaj pro tio necesas komunikiĝi kun la Monda Organizaĵo pri Sano kaj interŝanĝi kun ĝi informojn pri la fonto, medikamentoj, vakcino, testo kaj tiel plu rilate al la epidemio. En tiu flanko, por antaŭenigi la konstruadon de la homara sortkomunumo, Ĉinio povas kontribui sian saĝon kaj forton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin