La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĉiuj mortoj okazis en la provinco Hubei, kaj samtempe, 41 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj, 838 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo, kaj la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 3 032.
La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉeftero kalkuliĝis al 80 860 ĝis la fino de dimanĉo, inkluzive de 9 898 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 67 749 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 3 213 homoj, kiuj mortis pro la malsano.