Ĉinio dividis sperton pri nova kronviruso kun eŭropaj landoj

(GMT+08:00) 2020-03-16 15:45:05     Redaktoro:Xiao
Antaŭ la 9a horo vendrede matene laŭ loka tempo, Amela Lolic jam atingis la kunvenejon de la oficejo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) en Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino, kun 17 demandoj pri la nov-kronvirusa malsano (COVID-19), listigitaj sur du paperfolioj.

Kiel helpministro pri sano kaj socia bonstato de la Serba Republiko, unu el la du partoj de Bosnio kaj Hercegovino, Lolic estis tie por ĉeesti videokonferencon kun ĉinaj oficialuloj pri sano, fakuloj kaj iliaj kolegoj el centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kaj Malto.

Dum la videokonferenco, la ĉinaj oficialuloj kaj fakuloj informis ilin pri la plej freŝa progreso en batalo kontraŭ la kronvirusa malsano kaj diversaj preventaj kaj regadaj strategioj antaŭ ol respondi demandojn.

Kiam estis ŝia vico fari demandojn, Lolic diris, ke estas nenecese, ĉar ĉiuj ŝiaj demandoj jam estis responditaj kontentige.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, Tedros Adhanom Ghebreyesus, diris vendrede, ke Eŭropo nun fariĝis la centro de la nov-kronvirusa pandemio kun pli multaj raportitaj kazoj kaj mortoj ol la sumo de aliaj regionoj de la mondo krom Ĉinio.

La videokonferenco estis la plej nova movo de Ĉinio por plifortigi tutmondan kunlaboron pri batalo kontraŭ la epidemio. Kvankam la situacio nun en centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj ne estas tiel severa kiel en aliaj eŭropaj regionoj, pluraj el ili deklaris nacian krizostaton pro zorgo pri malboniĝo de la situacio.

Partoprenantoj en la videokonferenco diris, ke ili aprezas Ĉinion pri ĝia divido de sperto en batalo kontraŭ la viruso, dirante, ke Ĉinio donis la helpon en kriza momento por Eŭropo.

Helena Maltezou, estro de la Direkcio pri Epidemiologia Observado kaj Intervenoj pri Infektaj Malsanoj de la Greka Nacia Organizo pri Sano, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua post ĉeesto al la videokonferenco en Ateno, ke Ĉinio prenis tre admirindajn rimedojn por bridi la epidemion. Ĝi kondutis kun respondeco pri ne nur la ĉina popolo, sed ankaŭ la tutmonda komunumo.

Ludmila Viksna, ĉefspecialisto pri infektaj malsanoj en Riga Orienta Hospitalo kaj dekano de la Fakultato de Infektaj Malsanoj en Universitato Riga Stradins, diris, ke Ĉinio dividis kun ili sperton kaj specialistan kompetentecon, kio reflektas ĝian devontigon al batalo kontraŭ la nova kronviruso kaj ĝian fortan senton de respondeco pri protekto de tutmonda sano.

La ĉeestantoj diris, ke ili estis profunde impresitaj de la ĉina agado kontraŭ la epidemio, kaj nun ili pli bone komprenas la malfacilojn en la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio, kaj kiom valora estas la sperto de Ĉinio.

Iwona Paradowska-Stankiewicz, pola nacia konsilisto en la kampo de epidemiologio, diris, ke estas tre grave, ke Pollando ricevis la informojn de Ĉinio, ĉar vi havas la plej bonan sperton en la mondo.

Peteris Apinis, latva eksministro pri sano kaj eksprezidanto de la Latva Medicina Asocio, diris, ke la diskutoj kun la ĉinaj kolegoj tre utilas, kaj la kompetenteco de Ĉinio en ĉi tiu kampo estas multe pli vasta ol tiu de aliaj landoj de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin