Profunda amikeco inter Ĉinio kaj Italio---Letero de Chen Haosu al Renato Corsetti pri kronvirusa epidemio en Italio

(GMT+08:00) 2020-03-16 16:08:28     Redaktoro:Xiao

Kunfoto de Chen Haosu (meze) kaj Renato Corsetti (dekstre) en 2011

Ĉartita aviadilo portanta la ĉinan helpteamon 9-membran, kune kun kelkdek tunoj da medicinaj materialoj, atingis la Flughavenon Fiumicino de Romo vespere de la 12a de marto. Tio estas parto de la klopodoj de Ĉinio por helpi Italion bridi la novan kronviruson. Ankaŭ ĉinaj esperantistoj ege zorgas pri la vivstato de italaj esperantistoj. Lastatempe Chen Haosu, la eksa prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, sendis leteron al Renato Corsetti, la eksa prezidanto de UEA, por esprimi sian simpation al la italaj esperantistoj. Corsetti kortuŝe respondis al Chen. Jen estas iliaj leteroj:

Estimata Sinjoro Renato Corsetti,

Mi estas la eksa prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo. Julie de 2004, en la 89a Universala Kongreso en Pekino, mi havis grandan honoron konatiĝi kun vi. Ĉe la alterno de la jarcentoj ni, por tiel diri, kune atestis pri la evoluado kaj progreso de la Esperanta Movado en la tuta mondo.

Nun, malfeliĉe, en la mondo furioziĝas la epidemio de la nova kronviruso. Mi informiĝis, ke via patrujo, Italio, nun suferas la epidemian atakon, kaj la situacio estas tre malbona. Tio min multe zorgigas. Per tiu ĉi letero mi esprimas mian simpation al vi kaj malnovaj amikoj de la Esperanta Movado, kaj esperas, ke vi estos libera de infektiĝo, tenos vin sana, transiros la katastrofon, sane kaj ĝoje pasos al la estonteco.

La estiĝo kaj disvastiĝo de tiu ĉi epidemio donas al ni profundan revelacion. La homaro vere restas en la granda familio sortkomunuma: unu prosperas, aliaj esperas; unu disfalas, aliaj malfacilas. Do ni devas unuiĝi kaj kune agadi kontraŭ malfacilo, kaj nur tiel ni povos gajni la belan morgaŭon de komuna progresado. Ĉinio estis la unua lando atakita de la epidemio, kaj post la granda penado gajnis la deziritan rezulton en la brido de la epidemio. Ĉinio tial havas la tranĉedoloran senton kaj profundan simpation pri la apero de la epidemio en tiuj azieŭropaj landoj. Elkore mi deziras, ke la itala popolo unuiĝu kaj kiel eble plej baldaŭ venku la katastrofon. Ni, esperantistoj, kun la koncepto pri la unuiĝo de la homaro, jam de multaj jaroj oferis sian forton por la amo kaj solidareco inter ĉiuj popoloj, kaj nature, en tiu ĉi batalo kontraŭ la viruso aktivas pli vigle kaj kontribuas pli multe. Ĉi tie mi, esperantisto, refoje esprimas al vi miajn saluton kaj bondezirojn.

Mi atendas, ke mi povos renkonti vin kaj konversacii kun vi en Universala Kongreso aŭ en alia okazo; des pli bone, se estos en Pekino. Mi kredas, ke la fortuno de ni esperantistoj estas bona same kiel la komuna sorto de la homaro. Ni certe havos la tagon, en kiu ni kolektiĝos en la suno de venko. Lasu nin kune alvenigi tiun gloron, kiu sin prezentas post sennombraj provoj.

Kun altaj salutoj

Chen Haosu

La 14an de marto, 2020, en Pekino

--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Kara Chen Haosu,

Multajn dankojn pro via prizorga letero. Mi bonege memoras pri vi kaj pri la tempo, kiun ni pasigis kune en Pekino tiam. Mi esperas, ke ni renkontiĝos ankoraŭ en Pekino, kie nun restas mia filo. Mi ĝojas pro tio, ke la virusa malsano estis venkita en Ĉinujo kaj mi certas, ke post iom da monatoj ĝi estos venkita en la tuta mondo. La itala televido montris la aviadilon kun helpoj el Ĉinujo kaj oni aparte menciis la poezian frazon "Ni estas ĉiuj ondoj de la sama maro", kiuj estis presitaj sur la skatoloj.

Fakte la tutmonda batalo kontraŭ la viruso verŝajne utilos por komprenigi, ke ni estas ĉiuj homoj kun samaj problemoj tra la tuta mondo. La batalo kontraŭ la viruso ankaŭ montris, ke ne ĉiuj politikaj sistemoj same bone funkcias en ĉi tiaj krizaj situacioj. Tio, kion la mondo bezonas estas nova Renesanco. Dum la Renesanco en Eŭropo post nia Mezepoko oni liberiĝis el la religia mallumo kaj remetis la homon en la centron de la pensado. Antaŭe en la cento estis Dio. Nun ni bezonas novan renesancon por remeti la homon kaj ties feliĉon en la centron de la celoj de politikaj kaj sociaj sistemoj kaj ne la monon kaj la materian riĉecon. Do, ni bezonas novan hom-ismon [humanismon en eŭropaj lingvoj kaj Esperanto].

Dankon pro viaj personaj bondeziroj. Mia edzino kaj mi nun loĝas en Londono, Britujo, kaj ni provas resti hejme por ne infektiĝi. Ĝis nun ĉio en ordo. Mi vere esperas renkonti vin en Pekino iam en la estonta tempo.

Estu sana kaj vivu feliĉe

Renato Corsetti

La 15an de marto, 2020, en Londono

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin