Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dimanĉe responde al letero de 34 junaj partiaj membroj de la la medicina teamo sendita de Pekina Universitato al la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano en la provinco Hubei, centro de la epidemio.
En la letero Xi esprimis siajn salutojn al la junaj medicinistoj kaj ĉiuj junuloj batalantaj kontraŭ la epidemio en diversaj kampoj. Li laŭdis ilian sentiman kontribuon al brido de la viruso, dirante, ke ili pruvis per siaj agoj, ke grandaj misioj povas esti konfiditaj al la ĉina junularo de la nova epoko.
Xi diris, ke nacio estos plena de espero kaj lando havos brilan estontecon, kiam ĝiaj pli junaj generacioj havos idealojn, kapablon kaj fortan senton de respondeco. Li vokis la junajn medicinistojn daŭrigi sian laboron por savi pli da pacientoj, kaj instigis iliajn samaĝulojn preni sur sin pli grandajn respondecojn.