Ĉinio avertas siajn civitanojn ne vojaĝi eksterlanden dum pandemio

(GMT+08:00) 2020-03-16 19:35:44     Redaktoro:Xiao
Ĉinaj aŭtoritatoj lunde sugestis, ke loĝantoj en la ĉeftero ne vojaĝu eksterlanden dum la eksplodo de la kronvirusa malsano, precipe al landoj grave trafitaj de la pandemio.

Oficialuloj de la Nacia Komisiono pri Sano kaj la Nacia Administracio pri Enmigrado faris la rimarkojn en gazetara konferenco.

Dimanĉe, pli ol 140 landoj kaj regionoj tutmonde raportis konfirmitajn kazojn de la infekta malsano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin