Eŭropo devas akcepti helpon de Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-03-16 20:11:14     Redaktoro:Xiao
Laŭ la plej nova informo publikigita de la Monda Organizo pri Sano, la kulmino de eksplodo de la novkronvirusa malsano jam finiĝis en Ĉinio. Tamen la epidemia situacio en Eŭropo estas tre maltrankviliga. La Monda Organizo pri Sano deklaris ankaŭ, ke Eŭropo jam fariĝas la centro de la kronvirusa pandemio, kaj la situacio estas pli severa precipe en Italio. Ĝis nun en Italio jam 24 747 homoj estis ekzamenitaj kun la rezulto de pozitiva reakcio je la kronviruso kaj 1 809 mortis.

Por kontraŭbatali la epidemion, Italio, Hispanio, Serbio, Romanio ktp, deklaris krizostaton, kaj Francio, Britio kaj Germanio prenis seriojn da limigaj rimedoj kaj alvokis civitanojn observi regulojn.

Antaŭ unu monato kaj duono, la preventaj kaj regadaj rimdedoj de Ĉinio gajnis valoran tempon kaj faris gravajn kontribuojn por prevento kaj regado de la epidemio en aliaj landoj.

Krome, Ĉinio ne nur gajnis valoran tempon sed ankaŭ donis helpojn al la landoj, kiuj bezonas helpojn. Ĵaŭde, la 12an de marto, ĉartita aviadilo portanta 9-membran ĉinan helpteamon, kune kun tunoj da medicinaj provizaĵoj, atingis la Flughavenon Fiumicino de Romo. Tio estas parto de la klopodoj de Ĉinio por helpi al Italio bridi la epidemion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin