La irana Ministerio pri Sano kaj Medicina Edukado diris lunde, ke la kronvirusa malsano forprenis vivojn de 853 homoj en Irano.
Kianush Jahanpur, estro de la Centro pri Publika Rilato kaj Informo de la ministerio, diris, ke 14 991 kazoj de la infekta malsano estis konfirmitaj en la lando. Jahanpur aldonis, ke 4 996 homoj resaniĝis.