Novaĵoj (Marto 16)

(GMT+08:00) 2020-03-16 17:23:53     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16a de marto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Artikolo de prezidanto Xi pri livero de forta sciencteknika subteno por gajno de batalo kontraŭ nov-kronvirusa malsano publikiĝis; Ĉinio helpos al Hispanio batali kontraŭ kronvirusa epidemio.

Artikolo de prezidanto Xi Jinping pri livero de forta scienca kaj teknika subteno por gajno de la batalo kontraŭ nov-kronvirusa malsano (COVID-19) estis publikigita lunde en la Revuo Qiushi, la ĉefa magazino de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Xi, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris en la artikolo, ke scienco kaj tekniko estas la plej potenca armilo en la batalo de la homaro kontraŭ malsanoj, kaj la homaro ne povas venki gravan katastrofon aŭ epidemion sen scienca disvolviĝo kaj teknologia novigado.

La artikolo emfazis la gravecon ligi la esploron pri medikamentoj kaj medicinaj ekipaĵoj kun klinika kuracado, kaj diris, ke savi vivojn de pli multaj pacientoj estas la plej urĝa kaj grava tasko.

La artikolo diris, ke la tasko tre grava por scienca esploro estas kuraci severajn kaj krizajn malsanulojn, kaj tradicia ĉina medicino kaj okcidenta medicino devas esti kombinitaj por kuracado.

La artikolo rimarkigis, ke vakcino estas tre grava por prevento kaj regado de epidemioj kaj ĝia sekureco estas la ĉefa prioritato, kaj vokis rapidigi esploron kaj ekspluaton de vakcinoj kaj sekvi la progreson de rilata esplorado eksterlande.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dimanĉe, ke Ĉinio prenos serion da agoj por helpi Hispanion batali kontraŭ la nov-kronvirusa epidemio.

Wang faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun hispana ministro pri eksterlandaj aferoj Arancha Gonzalez Laya laŭ ŝia peto. Li diris, ke Ĉinio decidis urĝe liveri aron da medicinaj provizaĵoj laŭ la bezonoj de Hispanio kaj malfermi komercajn kanalojn por ke Hispanio importu urĝe bezonatajn personajn protektajn ekipaĵojn kaj medicinajn materialojn.

Wang aldonis, ke Ĉinio ankaŭ instigos hispanajn ĝemelajn urbojn en Ĉinio kaj ĉinajn entreprenojn liveri helpon, pretas fortigi dividon de sperto, kunordigi kaj organizi medicinajn fakulojn de la du flankoj okazigi videokonferencojn, kaj konsideras sendi grupojn de medicinaj fakuloj en taŭga tempo.

Gonzalez alte taksis la pozitivan progreson, kiun Ĉinio akiris en la batalo kontraŭ la malsano. Nome de la hispana registaro, ŝi esprimis dankon pro la subteno de Ĉinio kaj simpatio pro ĝiaj klopodoj en la batalo.

Gonzalez diris, ke la hispana registaro prenas fortajn rimedojn por bridi la disvastiĝon de la malsano, kaj samtempe la lando alfrontas iujn malfacilojn, ekzemple la malabundecon de medicinaj provizaĵoj.

Antaŭ la 9a horo vendrede matene laŭ loka tempo, Amela Lolic jam atingis la kunvenejon de la oficejo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) en Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino, kun 17 demandoj pri la nov-kronvirusa malsano (COVID-19), listigitaj sur du paperfolioj. Kiel helpministro pri sano kaj socia bonstato de la Serba Republiko, unu el la du partoj de Bosnio kaj Hercegovino, Lolic estis tie por ĉeesti videokonferencon kun ĉinaj oficialuloj pri sano, fakuloj kaj iliaj kolegoj el centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kaj Malto.

Dum la videokonferenco, la ĉinaj oficialuloj kaj fakuloj informis ilin pri la plej freŝa progreso en batalo kontraŭ la kronvirusa malsano kaj diversaj preventaj kaj regadaj strategioj antaŭ ol respondi demandojn.

Kiam estis ŝia vico fari demandojn, Lolic diris, ke estas nenecese, ĉar ĉiuj ŝiaj demandoj jam estis responditaj kontentige.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, Tedros Adhanom Ghebreyesus, diris vendrede, ke Eŭropo nun fariĝis la centro de la nov-kronvirusa pandemio kun pli multaj raportitaj kazoj kaj mortoj ol la sumo de aliaj regionoj de la mondo krom Ĉinio.

La videokonferenco estis la plej nova movo de Ĉinio por plifortigi tutmondan kunlaboron pri batalo kontraŭ la epidemio. Kvankam la situacio nun en centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj ne estas tiel severa kiel en aliaj eŭropaj regionoj, pluraj el ili deklaris nacian krizostaton pro zorgo pri malboniĝo de la situacio.

Partoprenantoj en la videokonferenco diris, ke ili aprezas Ĉinion pri ĝia divido de sperto en batalo kontraŭ la viruso, dirante, ke Ĉinio donis la helpon en kriza momento por Eŭropo.

Helena Maltezou, estro de la Direkcio pri Epidemiologia Observado kaj Intervenoj pri Infektaj Malsanoj de la Greka Nacia Organizo pri Sano, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua post ĉeesto al la videokonferenco en Ateno, ke Ĉinio prenis tre admirindajn rimedojn por bridi la epidemion. Ĝi kondutis kun respondeco pri ne nur la ĉina popolo, sed ankaŭ la tutmonda komunumo.

Ĉina prisana aŭtoritato diris lunde, ke ĝi ricevis raportojn pri 16 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano kaj 14 mortoj en la ĉina ĉeftero dimanĉe.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĉiuj mortoj okazis en la provinco Hubei, kaj samtempe, 41 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj, 838 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo, kaj la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 3 032.

La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉeftero kalkuliĝis al 80 860 ĝis la fino de dimanĉo, inkluzive de 9 898 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 67 749 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 3 213 homoj, kiuj mortis pro la malsano. Laŭ novaj donitaĵoj publikigitaj de la Departemento pri Civila Protekto, la kronvirusa epidemio forprenis 368 vivojn dimanĉe en enfermita Italio.

Nokte en televida gazetara konferenco, estro de la Departemento pri Civila Protekto Angelo Borrelli konfirmis, ke 20 603 homoj estis ekzamenitaj kun la rezulto de pozitiva reakcio je la kronviruso kaj 1 809 mortis, de post kiam la epidemio unuafoje aperis en norda Italio la 21an de februaro.

La nombroj estas pli grandaj ol la oficiala kalkulo sabate vespere de 17 750 homoj infektitaj, 1 441 mortintaj, kaj 1 966 resaniĝintaj.

"Samtempe, 2 335 pacientoj resaniĝis," diris Borrelli, kiu estas ankaŭ la nacia komisaro respondeca pri la kronvirusa krizokazaĵo.

La usona Federacia Rezervo dimanĉe reduktis sian baznivelan interezprocenton je plena procentpunkto ĝis preskaŭ nulo kaj pliigos sian posedon de obligacioj je almenaŭ 700 miliardoj da usonaj dolaroj pro pliiĝanta timo pri la kronvirusa eksplodo.

La federacio diris en deklaro post urĝa politik-kunveno, ke la kronvirusa eksplodo damaĝis komunumojn kaj malhelpas ekonomian aktivecon en multaj landoj, inkluzive de Usono, kaj ankaŭ tutmondaj financaj kondiĉoj estas grave influitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin