21 novaj konfirmitaj kazoj de kronvirusa malsano estis raportitaj en ĉina ĉeftero

(GMT+08:00) 2020-03-17 14:19:26     Redaktoro:Xiao
Ĉina prisana aŭtoritato diris marde, ke ĝi ricevis raportojn pri 21 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano kaj 13 mortoj en la ĉina ĉeftero lunde.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortoj, 12 okazis en la provinco Hubei, kaj unu en la provinco Shaanxi, kaj ankaŭ en lundo, 45 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj, 930 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo, kaj la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 2 830.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin