Teamoj de UN kunlaboras kun naciaj aŭtoritatoj en batalo kontraŭ kronvirusa malsano

(GMT+08:00) 2020-03-17 16:39:25     Redaktoro:Xiao
Proparolanto de la UN diris lunde, ke teamoj de la UN tra la mondo kunlaboras kun naciaj aŭtoritatoj por plenumi prisanajn prioritatojn en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj trakti pli vastajn sociajn kaj ekonomiajn influojn.

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, diris, ke diversaj entoj de la UN rapide spuras aĉetadon de gravaj varoj por la nacia reago kaj subtenas internaciajn travideblajn normojn. Dujarric diris, "Niaj teamoj ankaŭ subtenas registarojn akiri krizokazan fonduson por siaj planoj pri la epidemio, inkluzive el la Monda Banko."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin