Nigra cigno ne povas malhelpi fidon de Ĉinio pri ekonomia normaliĝo

(GMT+08:00) 2020-03-17 19:43:14     Redaktoro:Xiao
La nov-kronvirusa malsano fariĝis nigra cigno de la jaro 2020, provante la ekonomion de diversaj landoj, inkluzive de Ĉinio. Ĉi-semajne okazis granda ŝanĝiĝo al la internacia financa merkato. Usono, la plej granda kapital-merkato, trifoje travivis 'fandiĝon de sekurplumbo", kiu kaŭzis gravajn perdojn al tutmonda invstantoj. Krome, prezmilito estigis drastan prezaltiĝon de nafto, fortigante panikon de la mondo. Usona prezidento Donald Trump publike diris, ke la ekonomio eble alfrontos recesion. Prezidanto de la Eŭropa Banko Christine Lagarde monis tion grava influo. Kenneth Rogoff, profesoro el Universitato Harvard, opiniis, ke la ebleco de tutmonda recesio superas 90%.

Kia estas la situacio en Ĉinio, la dua plej granda ekonomio, kiu unua estas influita de la kronvirusa malsano? La Nacia Statistika Buroo lunde publikigis donitaĵojn de la ekonomio en la unuaj du monatoj de la kuranta jaro, agnoskante grandan influon de la epidemio sur la ekonomio. Tamen ĝi diris, ke la influo estas mallongtempa kaj regebla. Antaŭ tio, la publiko ĝenerale opiniis, ke donitaĵoj montris, ke la ĉina ekonomio rezisti la influon de la kronvirusa malsano.

Kun pozitivaj ŝanĝiĝoj en la batalo kontraŭ la infekta malsano, en diversaj regionoj krom la provinco Hubei, pli ol 95% de grandaj entreprenoj rekomencis la laboron kaj produktadon, kaj ankaŭ ĉirkau 60% de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj revenis sur la normalan vojon. Diversaj signoj montris, ke la forta ekonomio kaj manufaktura sektoro de Ĉinio injektas grandan energion en la minacatan ekonomion de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin