Novaĵoj (Marto 17)

(GMT+08:00) 2020-03-17 14:25:02     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17a de marto, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio sendos pli multajn medicinajn fakulojn al Italio;Konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano kaj mortoj ekster Ĉinio superas tiujn en ĝi.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris en telefona konversacio kun itala ĉefministro Giuseppe Conte lunde vespere, ke Ĉinio sendos pli multajn medicinajn fakulojn al Italio kaj faros sian plejeblon por liveri medicinajn provizaĵojn kaj alian helpon,.

En la interparolado, Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Italio ambaŭ spertis severan provon de la nov-kronvirusa epidemio. Post monatoj da malfacila laboro, la laboro de Ĉinio pri prevento kaj regado de la epidemio montris pozitivajn ŝanĝiĝojn kaj akiris grandan progreson por la nuna stadio, kaj la renormaliĝo de ekonomia kaj socia disvolviĝo samtempe rapidiĝis. Ĉinio agos singarde de komenco ĝis fino kaj strebos por frua kaj kompleta venko super la epidemio, por doni al aliaj landoj konfidon pri iliaj klopodoj por la prevento kaj regado.

La ĉina prezidanto diris, ke Ĉinio komprenas la urĝajn zorgojn de Italio, kaj sendos pli multajn medicinajn fakulojn al Italio kaj faros sian plejeblon por liveri medicinajn provizaĵojn kaj aliajn helpojn. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Italio por kontribui al internacia kunlaboro en batalo kontraŭ la epidemio kaj konstruado de Sana Silkvojo.

Conte diris, ke la ĉina registaro prenis rezolutajn rimedojn por efike regi la epidemion, kio multe kuraĝigis Italion kaj aliajn landojn kaj donis al ili referencon, kaj ke Italio gratulas Ĉinion pro la atingo. Li dankis la ĉinan flankon pro ĝia valora subteno kaj helpo en la malfacila tempo de Italio, kaj tio refoje pruvas la profundan amikecon inter la du popoloj.

Nome de la italaj registaro kaj popolo, Conte esprimis sian plej elkoran dankon al la ĉina flanko, kaj diris, ke li kredas, ke post la epidemio, la rilatoj inter Italio kaj Ĉinio estos pli fortaj.

Prezidanto Xi instigis junajn medicinajn laborantojn, kiuj batalas kontraŭ la nov-kronvirusa malsano sur la frontlinio, fari siajn kontribuojn en lokoj, kie la partio kaj la popolo plej bezonas ilin.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dimanĉe responde al letero de 34 junaj partiaj membroj de la la medicina teamo sendita de Pekina Universitato al la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano en la provinco Hubei, centro de la epidemio.

En la letero Xi esprimis siajn salutojn al la junaj medicinistoj kaj ĉiuj junuloj batalantaj kontraŭ la epidemio en diversaj kampoj. Li laŭdis ilian sentiman kontribuon al brido de la viruso, dirante, ke ili pruvis per siaj agoj, ke grandaj misioj povas esti konfiditaj al la ĉina junularo de la nova epoko. Li diris, ke nacio estos plena de espero kaj lando havos brilan estontecon, kiam ĝiaj pli junaj generacioj havos idealojn, kapablon kaj fortan senton de respondeco. Li vokis la junajn medicinistojn daŭrigi sian laboron por savi pli da pacientoj, kaj instigis iliajn samaĝulojn preni sur sin pli grandajn respondecojn.

Estro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) diris lunde en Ĝenevo, ke pli multaj kazoj kaj mortoj de la nov-kronvirsa malsano nun estis raportitaj en la aliaj lokoj de la mondo ol en Ĉinio, kaj ke la nombro de kronvirusaj kazoj rapide kreskis en la pasinta semajno.

La Monda Organizo pri Samo diris, ke ĝis lunda mateno, pli ol 83 000 konfirmitaj kazoj de la infekta malsano estis raportitaj ekster Ĉinio, superante la sumon de infektoj en Ĉinio, kaj pli ol 6 400 pacientoj mortis pro la malsano en la tuta mondo.

Ĝenerala direktoro de la MOS, Tedros Adhanom Ghebreyesus, diris en ĉiutaga raporto, "Ni vidis rapidan eskaladon de sociaj distanciĝaj rimedoj, kiel fermo de lernejoj, nuligo de sportaj okazaĵoj kaj aliaj renkontiĝoj."

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), telefone konversaciis kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo lunde laŭ peto de ĉi-lasta, emfazante, ke la plej granda prioritato nun por la internacia komunumo estas efektivigi aktivan kunlaboron en batalo kontraŭ la nov-kronvirusa malsano.

Yang, kiu estas ankaŭ direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, diris en la konversacio, ke prevento kaj regado de la epidemio konstante progresis en Ĉinio pro la malfacilaj tutlandaj klopodoj gvidataj de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Yang diris, ke la progreso plene enkorpigis la avantaĝojn de la gvidado de la KPĈ kaj la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj, kaj Ĉinio havas la plenan fidon, kapablon kaj certecon gajni la batalon kontraŭ la epidemio. Li rimarkigis, ke de post la eksplodo de la epidemio, Ĉinio informis la Mondan Organizon pri Sano (MOS) kaj diversajn landojn inkluzive de Usono pri la situacio kaj dividis kun ili rilatajn informojn en malferma, travidebla kaj respondeca maniero. Li diris, ke Ĉinio ankaŭ komencis internacian kunlaboron kaj donis al iuj landoj donacojn kaj subtenon laŭ sia kapablo. La internacia komunumo alte taksis la agojn de Ĉinio kaj klare diris, ke la klopodoj de la ĉina popolo gajnis tempon kaj faris gravajn kontribuojn al la tutmondaj prevento kaj regado.

Yang aldonis, ke Ĉinio urĝas Usonon konsideri la komunajn interesojn kaj volon de la popoloj en ambaŭ landoj kaj la tuta mondo, plifortigi komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio kaj la internacia komunumo, kaj kune protekti la internacian publiksanan sekurecon.

La gvidgrupo de la reago de Ĉinio al nov-kronvirusa malsano lunde postulis ordan retiron de medicinaj laborantoj subtenantaj la provincon Hubei trafitan de la viruso.

La grupo, estrata de ĉefministro Li Keqiang, postulis certigi altnivelan kuracadon de severaj pacientoj de la infekta malsano kaj helpi al Hubei rekomenci normalajn medicinajn servojn dum retiro de la medicinaj teamoj.

Laŭ kunveno de la gvidgrupo, ĝustatempa kaj plena pago de subvencioj devas esti garantiita al frontlinia personaro en prevento kaj regado, inkluzive de medicinistoj, komunumaj laborantoj, policanoj kaj volontuloj.

Laŭ la Nacia Komisiono pri Sano, ĝis dimanĉo, 67 749 pacientoj de la kronvirusa malsano el entute 80 860 konfirmitaj kazoj elhospitaliĝis post resaniĝo.

Ĉina prisana aŭtoritato diris marde, ke ĝi ricevis raportojn pri 21 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano kaj 13 mortoj en la ĉina ĉeftero lunde.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortoj, 12 okazis en la provinco Hubei, kaj unu en la provinco Shaanxi, kaj ankaŭ en lundo, 45 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj, 930 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo, kaj la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 2 830.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin