Ĉinio prenis kontraŭrimedojn al limigaj rimedoj kontraŭ ĉinaj mediataj agentejoj en Usono

(GMT+08:00) 2020-03-18 14:28:44     Redaktoro:Xiao
Laŭ oficiala deklaro, Ĉinio merkrede anoncis kontraŭrimedojn al limigaj rimedoj kontraŭ ĉinaj mediataj agentejoj en Usono.

La deklaro diris, ke en la lastaj jaroj, la usona registaro trudis maljustajn restriktojn al ĉinaj mediataj agentejoj kaj personaro en Usono, intencante malfaciligi iliajn normalajn raportajn taskojn, kaj submetis ilin al pliiĝanta diskriminacio kaj politike motivigita subpremo.

En decembro 2018, Usono ordonis, ke iuj ĉinaj mediataj organizoj en Usono registriĝu kiel "fremdlandaj agentoj." En februaro 2020, ĝi difinis kvin ĉinajn mediatojn en Usono kiel "eksterlandajn misiojn" kaj starigis plafonon por la nombro de iliaj dungitoj, efektive forpelante ĉinajn ĵurnalistojn el Usono.

La deklaro diris, ke tia indigniga traktado instigis fortajn protestojn de Ĉinio. Ĉinio firme kontestis kaj forte kondamnis la usonan movon, kaj emfazis sian rezervitan rajton respondi kaj preni agojn. Ĉinio per ĉi tio anoncas jenajn rimedojn, tuj validajn:

Unue, responde al la usona difino de kvin ĉinaj mediataj agentejoj kiel "fremdlandaj misioj", Ĉinio postulas, en spirito de reciprokeco, ke la ĉinaj filioj de la usonaj mediatoj Voice of America, the New York Times, the Wall Street Journal, the Washington Post kaj Time deklaru en skriba formo informojn pri siaj personaro, financo, operacio kaj nemoveblaĵoj en Ĉinio.

Due, responde al Usono, kiu malpliigis la grandecon de dungitaro de ĉinaj mediatoj en Usono, kio estas nepublika elpelo, Ĉinio postulas, ke ĵurnalistoj de usona civitaneco, kunlaboraj kun New York Times, the Wall Street Journal kaj the Washington Post, kies gazetaraj akreditaĵoj devas eksvalidiĝi antaŭ la fino de 2020, sciigu la Departementon de Informo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en kvar kalendaraj tagoj ekde merkredo kaj redonu siajn gazetajn kartojn ene de 10 kalendaraj tagoj. Ili ne rajtas plu labori kiel ĵurnalistoj en la Ĉina Popola Respubliko, inkluzive de ĝiaj specialaj administraciaj regionoj de Honkongo kaj Makao.

Trie, responde al la diskriminaciaj limigoj, kiujn Usono trudis al ĉinaj ĵurnalistoj koncerne vizon, administracian revizion kaj raportadon, Ĉinio faros reciprokajn rimedojn kontraŭ usonaj ĵurnalistoj.

La deklaro diris, ke la supre menciitaj rimedoj estas tute necesaj kaj reciprokaj kontraŭrimedoj, kiujn Ĉinio estas devigita reagi al la maljusta subpremo, kiun spertas la ĉinaj mediatoj en Usono. Tio estas laŭleĝa kaj pravigebla memdefendo en ĉiu senco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin