Ĉinio oponas makuladon de Usono per nomo "ĉina viruso"

(GMT+08:00) 2020-03-18 14:30:47     Redaktoro:Xiao
Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio forte indignas pri kaj firme oponas kontraŭ la usona konduto, kiu nomas la novan kronviruson "ĉina viruso", kaj urĝas Usonon korekti siajn erarojn kaj haltigi senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio.

Proparolanto Geng Shuang faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti afiŝon faritan de usona prezidento Donald Trump lunde per socia komunikilo, en kiu li nomis la novan kronviruson "ĉina viruso". Geng diris, "Lastatempe, iuj usonaj politikistoj rilatigis la novan kronviruson kun Ĉinio, celante makuli Ĉinion. Ni forte indignas pri kaj firme oponas kontraŭ tio."

La Monda Organizo pri Sano kaj la internacia komunumo klare kaj absolute oponas makuladon per rilatigo de la viruso kun specifaj landoj kaj regionoj. Geng akcentis, "Ni urĝas la usonan flankon tuj korekti siajn erarojn kaj haltigi senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin