Usono adoptis sankciojn kontraŭ siria defenda ministro pro konflikto en Idlib

(GMT+08:00) 2020-03-18 19:36:58     Redaktoro:邱杰明

La usona Ŝtata Departemento diris marde, ke Usono adoptis sankciojn kontraŭ siria ministro pri defendo Ali Abdullah Ayoub, suspektata pri agoj obstrukcantaj militpaŭzon en norda Sirio

La deklaro akuzis Ayoub pri malhelpo al efektivigo de milipaŭzo en norda Sirio ekde decembro 2019, dirante, ke pro la obstrukco preskaŭ miliono da homoj estis delokitaj.

Laŭ la sankcioj, ĉiuj havaĵoj kaj interesoj de Ayoub en Usono estis blokitaj kaj usonanoj estas malpermesitaj fari iujn ajn transakcion kun li.

La siriaj trupoj subtenataj de Rusio lanĉis militajn ofensivojn en decembro 2019 en la nordokcidenta provinco Idlib, la lasta fortikaĵo de la siriaj ribeluloj subtenataj de Ankaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin