Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede prezidis gvidantaran kunvenon por analizi preventon kaj regadon de la kronvirusa epidemio (COVID-19) kaj ankaŭ la ekonomian disvolvadon enlande kaj eksterlande.
La kunveno ankaŭ faris aranĝojn pri ĉefaj taskoj kunordigi preventon kaj regadon de la epidemio kun ekonomia kaj socia disvolvado.
Xi faris gravan paroladon en la merkreda kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.