Rusa epidemiologo laŭdas ĉinajn spertojn pri batalo kontraŭ COVID-19

(GMT+08:00) 2020-03-18 22:55:50     Redaktoro:邱杰明
Rusa amaskomunikilo Gazeto Rossiiskaya publikigis komentistan artikolon "Rusa epidemiologo laŭdas ĉinajn spertojn pri batalo kontraŭ COVID-19". La artikolo montras, ke Ĉinio per granda klopodo plenforte bridas disvastiĝon de la nova kronviruso al la tuta mondo kaj gajnis tempon por preparo de aliaj landoj je unu monato kaj duono. Pro tio, oni devas profunde riverenci Ĉinion.

En la batalo kontraŭ la epidemio, ĉinaj spertoj ne nur estas valoraj praktikoj de epidemiaj specialistoj kaj kuracistoj, sed pli grave montras la grandan socian forton frontante al komplika infekta malsano. Alexander Semenov, vicdirektoro de esplorejo pri epidemio kaj mikrobo en Sankt-Peterburgo, esprimis tion dum intervjuo kun la rubriko "SinoRusFocus".

De post eksplodo de la epidemio, Semenov vizitis Ĉinion kiel membro de la rusa grupo de epidemiologoj, kaj delegacio de specialistoj de la Monda Komerca Organizo. Li oponiis, ke Ĉinio rimarkindan atingon pri prevento de la epidemio. Li diris, ke nun la ĉiutagaj novaj konfirmitaj kazoj publikigitaj de la ĉina prisana aŭtoritato jam reduktiĝis ĝis malpli ol 10. Tio realiĝis nur en pli ol du monatoj. Por la lando, kies loĝantaro estas dekoble pli ganda ol la rusa, kio estas sendube granda sukceso. Ĉinio per granda klopodo plenforte bridas disvastiĝon de la nova kronviruso al la tuta mondo kaj gajnis tempon por preparo de aliaj landoj je unu monato kaj duono. Pro tio, oni devas profunde riverenci Ĉinion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin