MOS: pli ol 200 000 kazoj de kronvirusa malsano kaj pli ol 8 000 mortoj tutmonde

(GMT+08:00) 2020-03-19 14:17:50     Redaktoro:Xiao
Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus diris merkrede, ke pli ol 200 000 kazoj de la nov-kronvirusa malsano estis raportitaj al la Monda Organizo pri Sano, inter kiuj pli ol 8 000 homoj perdis siajn vivojn.

Tedros montris en ĉiutaga raporto, ke 80% de ĉiuj kazoj tutmonde estis raportitaj en du regionoj - la okcident-pacifika regiono kaj la eŭropa regiono. Li emfazis, ke estas multaj aferoj, kiujn ĉiuj landoj kaj regionoj povas fari, kvankam malsamaj landoj kaj komunumoj estas en diversaj situacioj, kun malsamaj niveloj de transmisio de la kronviruso. Li aldonis, "Tiu sama spirito de solidareco devas esti la centro de niaj klopodoj venki la malsanon."

Tedros reasertis, ke ĉiuj landoj devas izoli, ekzameni, kuraci ĉiun kazon kaj spuri ĉiun kontaktanton por subpremi kaj regi la epidemion. Li avertis, ke se tiuj rimedoj ne estus prenitaj, la transmisio daŭros sur malalta nivelo antaŭ rekomenco, post kiam fizikaj distancigaj rimedoj estos nuligitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin