Tiutage en gazetara konferenco pri la pandemio, brita ĉefministro Boris Johnson diris, ke la premo de la epidemio en Britio puŝis la registaron fari la decidon fermi lernejojn. Sed infanoj de kuracistoj kaj aliaj ŝlosilaj profesiuloj kaj malavantaĝaj familioj ankoraŭ povas esti prizorgataj en lernejoj, kaj tiuj de ekstreme malriĉaj familioj ankoraŭ povas ricevi senpagajn matenmanĝon kaj tagmanĝon.
Ĝis merkrede en Britio, entute 2 626 homoj estis ekzamenitaj kun rezulto de pozitiva reakcio je la kronviruso, kaj pli ol cent homoj mortis pro la malsano.