Ĉina ĉeftero raportas 34 novajn importitajn kazojn de COVID-19

(GMT+08:00) 2020-03-19 19:56:24     Redaktoro:Xiao
Laŭ la Nacia Komisiono pri Sano, la ĉina ĉeftero raportis 34 novajn importitajn kazojn de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) merkrede, levante la totalon de importitaj kazoj ĝis 189.

La komisiono diris, ke ĝi ricevis raportojn pri 34 novaj konfirmitaj kazoj merkrede en la ĉeftero, ĉiu el kiuj estis importita el ekster Ĉinio.

Laŭ la komisiono, inter la 34 novaj importitaj kazoj, 21 estis raportitaj en Pekino, naŭ en la provinco Guangdong, du en Ŝanhajo, kaj unu en Heilongjiang kaj Zhejiang respektive.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin