La Centro de Luna Esploro kaj Spaciala Programo de la Ĉina Nacia Spaciala Administracio ĵaŭde diris, ke ambaŭ la surluniĝilo kaj veturilo estas en normala funkciado.
La veturilo, Yutu-2 aŭ Jad-Kuniklo-2, travivis pli ol 400 terajn tagojn kaj vojaĝis 405,44 metrojn sur la malproksima flanko de la luno.
La sondilo Chang'e-4, lanĉita en la 8a de decembro, 2018, realigis la unuan molan alluniĝon sur la Kratero Von Karman en la Sudpolusa Aitken-Baseno sur la malproksima flanko de la luno en la 3a de januaro 2019.
Luna tago egalas 14 tagojn sur la Tero, kaj luna nokto estas la sama longeco. La sondilo Chang'e-4 ŝanĝas sin al senmova reĝimo dum la luna nokto pro manko de sunenergio. Yutu-2 laboris multe pli longe ol sia tri-monata projektita vivdaŭro, fariĝante la plej longedaŭra veturilo sur la luno.