Usono efektivigas Iran-rilatajn sankciojn dum irana sufero de kronviruso

(GMT+08:00) 2020-03-20 14:11:20     Redaktoro:Xiao
Usono ĵaŭde komencis novajn iran-rilatajn sankciojn por plu premi Teheranon, kiam la lando suferas de eksplodo de la kronvirusa malsano.

Laŭ la deklaro publikigita de la usona Ministerio de Financo, la ministerio konstatis, ke kvin kompanioj, kies stabejoj troviĝas en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, subtenis la iran vendon de nafto kaj petrolkemiaj produktoj.

La deklaro diris, ke en 2019, ĉi tiuj kompanioj aĉetis kelkcentmil tunojn da petrolaj produktoj de la Nacia Irana Petrola Kompanio por livero al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Usona ministro pri financo Steven Mnuchin akuzis Teheranon, ke ĝi uzis enspezojn el la vendo de nafto kaj petrolkemiaj produktoj por financi siajn teroristajn prokuristojn, ekzemple la Brigadon Quds de la Islama Revolucia Gvardio, anstataŭ la sanon kaj bonstaton de la irana popolo.

Laŭ la sankcioj, ĉiuj posedaĵoj kaj interesoj en proprietaĵoj de ĉi tiuj entoj estas blokitaj, kaj usonanoj estas malpermesitaj fari transakciojn kun ili.

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif merkrede diris, ke Usono respondecos pri la detruaj sekvoj de siaj unuflankaj sankcioj kontraŭ Irano, ĉar la lando batalas kontraŭ la eksplodo de la nova kronviruso. Zarif diris, ke la ekonomia sieĝo efektivigata de Usono al Irano malhelpas ĉiun legitiman komercon kaj senigas la irananojn je iliaj propraj resursoj, kiuj estas necesaj por plenumi la bezonojn de irananoj, inkluzive de iliaj sano kaj vivteno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin