Xi kaj Putin telefone diskutis pri fortigo de kunlaboro en batalo kontraŭ kronvirusa malsano

(GMT+08:00) 2020-03-20 14:13:48     Redaktoro:Xiao
Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke Ĉinio volas kunlabori kun ĉiuj aliaj landoj por fortigi internacian kunlaboron kontraŭ la nov-kronvirusa epidemio kaj protekti mondan sansekurecon.

Nokte en telefona konversacio kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin, Xi montris, ke la nov-kronvirusa malsano eksplodis kruele, kaj Ĉinio devis trakti la defion kaj reagi al ĝi kuraĝe, ĉar tio koncernas ne nur la vivon kaj sanon de la ĉina popolo, sed ankaŭ la publiksanan sekurecon de la tuta mondo.

Danke al malfacilaj klopodoj, la situacio de epidemiaj prevento kaj regado en Ĉinio daŭre boniĝas, kun pli kaj pli rapide restarigita ordo de produktado kaj ĉiutaga vivo. Ĉinio estas memfida, kapabla kaj certa pri la fina venko super la epidemio.

Li aldonis, ke Ĉinio volas fari komunajn klopodojn kun Rusio kaj ĉiuj aliaj landoj por trakti komunajn minacojn kaj defiojn kaj protekti tutmondan publiksanan sekurecon. Li alvokis pli intensan internacian kunlaboron en prevento kaj regado de epidemioj, divido de spertoj pri reteno kaj kuracado, kaj faciligo de komuna esplorado.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio firme subtenas la gravajn agadojn prenitajn de Rusio por atingi longedaŭrajn pacon kaj stabilecon en la lando, kaj kredas, ke sub la gvidado de Putin, la rusa popolo antaŭeniros plu en unueco kaj akiros novajn atingojn laŭ la vojo de disvolviĝo, kiu taŭgas al la naciaj kondiĉoj de la lando.

Putin diris, ke la rimarkinde efikaj rimedoj prenitaj de la ĉina registaro ne nur bridis la disvastiĝon de la epidemio en Ĉinio, sed ankaŭ faris gravajn kontribuojn por protekto de la sano de popoloj en aliaj landoj. Rusio alte aprezas la klopodojn de Ĉinio kaj tre ĝojas. Li aldonis, ke Ĉinio donis bonan ekzemplon al la internacia komunumo per ĝustatempaj helpoj al aliaj landoj trafitaj de la epidemio.

La rusa prezidento diris, ke tio, kion Ĉinio faris, estas resona respondo al provoko kaj makulado de iu lando pri la kronvirusa epidemio. Rusio esperas labori kun Ĉinio por daŭrigi subtenon kaj striktan kunlaboron por kontraŭbatali la epidemion kaj plu profundigi la rusa-ĉinan ampleksan strategian partnerecon de kunordigo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin