Egoismaj usonaj politikistoj estas fortoj detruantaj tutmondan kunlaboron meze de pandemio

(GMT+08:00) 2020-03-20 19:11:23     Redaktoro:Xiao
 La nov-kronvirusa epidemio eksplodis en multaj regionoj de la mondo, kaj kelkdek landoj jam deklaris krizostaton. La internacia komunuo urĝe bezonas pli fortan kunlaboron en la batalo kontraŭ la viruso. Sed protektismo kaj egoismo de iuj usonaj politikistoj subfosas la klopodojn de la tuta mondo por internacia kunlaboro.

La Kolumbia Brodkasta Sistemo raportis lastatempe, ke rilate la planon pri aĉetado de usonaj produktoj, Peter Navarro, direktoro de la Nacia Komerca Konsilio de la Balanka Domo, klopodas puŝi usonajn gvidantojn prezenti administran ordonon por revenigi al Usono medicinan proviz-ĉenon de aliaj landoj, kun la celo malpliigi la dependecon de Usono sur aliaj landoj.

La propono de Navarro ne estas surpriza, Li estis ekkonata pro siaj libroj plenaj de radikala nuanco antaŭ sia enfoficiĝo sur la nuna posteno. Por misfamigi Ĉinion li kreis en sia libro kontraŭĉinan personon nomatan Ron Vara, kiu tute ne ekzistas en la realo. Iu usona revuo raportis, ke pro lia aparte senpedenda agmaniero, neniu el vaŝingtonaj specialistoj pri ekonomiko, komerco kaj Azio estas lia amiko.

La sento der ekzistado estas bezonata precipe por politikistoj. Profite de la kronvirusa epidemio, Navarro, kiu sekvas komercan protektismon, intencas rekomendi sian ekonomikon al usonaj gvidantoj je la proteksto de nacia sekureco, kio agas kontraŭ la humanisma spirito kaj montras lian mankon de bazaj ekonomikaj scioj. La nuna tutmonda proviz-ĉeno estis formita surbaze de komparaj avantaĝoj de diverslandaj resursoj dum longa tempo kaj estas rezulto de kombinita ago de merkata leĝo kaj ankaŭ la elekto de entreprenoj. Revenigo de la medicina proviz-ĉeno per administraciaj rimedoj nepre kaŭzos duoblan perdon de produkta efiko kaj kompaniaj interesoj. Evidente, Navarro proponis al Usono eraran preskribon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin