MOS: nul-kresko de nov-kronvirusa infekto en ĉina Wuhan portis esperon por la mondo

(GMT+08:00) 2020-03-21 16:45:34     Redaktoro:Xiao
La 20an de marto, la Monda Organizo pri Sano diris, ke en la 19a de marto, ĉina Wuhan unuafoje raportis nul-kreskon de la nov-kronvirusa infekto. Tio portis esperon por la mondo.

Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano diris en la regula gazetara konferenco, "Ĉiun tagon, la epidemio de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) atingis novan tragedian mejloŝtonon." Nun la tutmondaj konfirmitaj kazoj de la COVID-19 jam superis 210 000, inter ili pli ol 9 000 mortis.

Tedros diris, "Ni bezonas celebri sukcesojn." La nul-kresko de la nov-kronvirusa infekto donis esperon al la mondo. Eĉ la plej severa epidemia regiono povas turni la situacion.

Michael Ryan, respondeculo de la MOS pri urĝaj projektoj, diris, ke Wuhan montris al la mondo, ke ni povas venki la viruson, rompi infektan ĉenon. Ni bezonas klopodon, solidarecon, kunlaboron kaj pozitivajn kaj kuraĝajn kuracistojn, enorde funkciajn liverajn ĉenojn kaj promesojn de ĉiuj flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin