Ĉina ĉeftero raportis 41 importitajn kazojn de kronvirusa malsano

(GMT+08:00) 2020-03-21 16:48:09     Redaktoro:Xiao

Laŭ la Nacia Komisiono pri Sano, la ĉina ĉeftero raportis 41 novajn importitajn kazojn de la nova kronvirusa malsano (COVID-19) vendrede, kaj tiel la totala nombro de importitaj kazoj kreskis ĝis 269.

La komisiono diris, ke ĝi ricevis raportojn pri 41 novaj konfirmitaj kazoj en la ĉeftero vendrede, ĉiuj estis importitaj. De la 41 novaj importitaj kazoj 14 estis raportitaj en Pekino, naŭ en Ŝanhajo, sep en Guangdong, kvar en Fujian, du en Zhejiang, Shandong kaj Shaanxi respektive, kaj unu en Sichuan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin