Irana prezidento vokis nuligon de usonaj sankcioj

(GMT+08:00) 2020-03-21 16:50:11     Redaktoro:Xiao

Vendrede irana prezidento Hassan Rouhani urĝis la usonan popolon doni premon al la usona registaro por nuligi ĝiajn sankciojn al Irano, kiam ĉi lasta batalas kontraŭ la nov-kronviruso (COVID-19). Tion rivelis la retpaĝaro de la irana prezidentejo.

Rouhani diris, ke la usonaj sankcioj celis ĉefajn sektorojn de la irana financa kaj ekonomia sistemo, kio kaŭzis grandan perdon al la ekonomio kaj popolo de Irano.

"La sankcioj de la usona registaro igis multajn ordinarajn irananojn perdi siajn sanon, laboron kaj enspezon. Krome la usonaj sankcioj malfortigis Iranon en ĝia batalo kontraŭ la nova kronviruso," diris Rouhani.

Li emfazis, ke estas tempo por la usona popolo urĝi sian registaron nuligi sankciojn kontraŭ Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin