Ĉina ĉefministro emfazas subtenon al merkataj entoj

(GMT+08:00) 2020-03-21 16:50:45     Redaktoro:Xiao

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede vokis klopodojn por stabiligi kaj subteni merkatajn entojn por akceli la motorojn de ekonomia reprosperiĝo.

Li emfazis pli fortan konscion pri urĝeco sur laboro kaj produktado, kaj ankaŭ restarigo de ekonomia kaj socia ordo.

Li faris la rimarkojn dum inspektado al preparado de esencaj medicinaj provizaĵoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj, progreso en restarigo de laboro kaj produktado, kaj plenumado kaj kunordigo de makropolitikoj.

La ĉefministro vokis atenton al merkataj mekanismoj kaj praktikado de ĉiuj rimedoj por certigi sekurecon de provizado kaj kontentigi bezonojn de epidemia preventado kaj popola vivteno.

Li diris, ke malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj estas la ĉefaj kontribuantoj de dungado kaj ŝlosilaj komponantoj por certigi glatan funkciadon de industriaj ĉenoj. Li aldonis, ke gvidaj entreprenoj devas kunlabori kun tiuj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kaj pli da financaj subtenoj devas esti donitaj al ĉi lastaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin