COVID-19: 46 novaj kazoj, ses mortoj raportitaj en ĉina ĉeftero

(GMT+08:00) 2020-03-22 16:21:13     Redaktoro:Xiao

Laŭ la Nacia Komisiono pri Sano, la ĉina ĉeftero raportis 46 novajn konfirmitajn kazojn de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19), inkluzive de 45 novaj importitaj kazoj.

Laŭ la komisiono, inter la 45 novaj importitaj kazoj, 13 estis raportitaj en Pekino, sep en la provinco Guangdong, kvar en la provinco Fujian, du en la provinco Jiangsu, kaj unu en Hebei, Zhejiang, Jiangxi, Shandong kaj Sichuan respektive. Ĝis la fino de sabato la totala nombro de importitaj kazoj en la ĉina ĉeftero leviĝis al 314.

En la sama tago la komisiono raportis ses mortojn en ĉina ĉeftero, kaj 504 pacientoj de la nov-kronvirusa malsano estis elhospitaligitaj post resaniĝo.

La lastaj nombroj de konfirmitaj kazoj en Honkongo, Makao kaj Tajvano estas kiel jene:

Honkongo: 273 (100 resanigitoj)

Makao: 18 (10 resanigitoj)

Tajvano: 153 (28 resanigitoj)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin