Xi: kunlaboro estas plej forta armilo kontraŭ publiksanaj krizoj

(GMT+08:00) 2020-03-22 16:34:01     Redaktoro:Xiao

En sia mesaĝo al germana ĉefministro Angela Merkel, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke publiksanaj krizoj kaŭzas komunan defion por la homaro, kaj solidareco kaj kunlaboro estas la plej fortaj armiloj por trakti ilin.

Xi, nome de la registaro kaj popolo de Ĉinio, esprimis sincerajn simpatiojn al la germanaj registaro kaj popolo pro eksplodo de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) en la eŭropa lando.

Xi rememoris, ke antaŭ nelonge la germana registaro kaj diversaj sektoroj de la germana socio esprimis per malsamaj rimedoj siajn simpatiojn kaj subtenadon al Ĉinio por ĝiaj klopodoj en prevento kaj regado de la epidemio.

Li diris, ke Ĉinio firme subtenas Germanion en ĝia batalo kontraŭ la epidemio kaj volontas liveri helpon laŭ sia kapablo al eventuala bezono de la germana flanko.

Xi emfazis, ke Ĉinio alte taksas la disvolviĝon de ĉina-germanaj rilatoj kaj volonte laboros kun Germanio por profundigi ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj kaj akceli disvolvadon de ĉina-eŭropaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin