Ĉinaj medicinaj helpmaterialoj atingis Atenon

(GMT+08:00) 2020-03-22 16:34:50     Redaktoro:Xiao

Sabate matene proksimume ok tunoj da medicinaj helpmaterialoj, liveritaj de la ĉina registaro je urĝa peto de Grekio, atingis la atenan internacian flughavenon.

Laŭ konigo de la ĉina ambasado en Grekio, la materialoj inkluzivas 550 000 maskojn kaj kompletojn da protektaj vestoj. Aliaj ĉirkaŭ 10 tunoj da helpmaterialoj donacitaj de ĉinaj entreprenoj kaj organizoj atingis en la sama flugo.

En transdona ceremonio kun greka ministro pri sano Vasilis Kikilias en la flughaveno Eleftherios Venizelos, ĉina ambasadoro al Grekio Zhang Qiyue diris, ke la helpmaterialoj estis kolektitaj kaj senditaj al Grekio en ok tagoj, kiam Ĉinio estas ankoraŭ sub grandega premo por bremsi la epidemion kaj al ĝi ankaŭ mankas medicinaj materialoj.

Zhang diris, ke Ĉinio kaj Grekio strikte laboras kune en la batalo kontraŭ la nov-kronviruso (COVID-19), kio montras la profundan amikecon inter la du landoj.

La transdonan ceremonion ĉeestis ankaŭ grekaj ŝtata ministro Giorgos Gerapetritis, ministro pri medio kaj energio Kostis Hatzidakis kaj alterna ministro pri eŭropaj aferoj Miltiadis Varvitsiotis, laŭ deklaro de la greka Ministerio pri Sano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin