Xi vokas konstrui komunumon de komuna sano por homaro

(GMT+08:00) 2020-03-22 16:35:29     Redaktoro:Xiao

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio pretas labori kun Francio por fortigi internacian kunlaboron en prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio kaj konstrui komunumon de komuna sano por la homaro.

Xi faris la rimarkojn en sia mesaĝo al franca prezidento Emmanuel Macron, en kiu li esprimis sincerajn simpatiojn nome de la ĉinaj registaro kaj popolo al la eŭropa lando batalanta kontraŭ la nov-kronsiruso (COVID-19).

Xi diris, ke Ĉinio kaj Francio havas bonan tradicion de helpo unu al la alia kaj dividas feliĉon kaj malfeliĉon en la duflankaj rilatoj. Li dankis la francajn registaron kaj socion pro iliaj subteno kaj simpatioj al Ĉinio en batalo kontraŭ la nov-kronvirusa malsano.

Li montris, ke publiksana sekureco estas komuna defio alfrontata de la homaro kaj ke la ĉinaj registaro kaj popolo firme subtenas la klopodojn de Francio kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj pretas fortigi kunlaoron kun Francio por gajni la batalon per reciprokaj subteno kaj helpo.

Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Francio, ambaŭ kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN, havas la gravajn respondecojn por protekti la vivojn kaj sanon de la homaro.

Li aldonis, ke Ĉinio volonte faros komunajn klopodojn kun Francio por antaŭenigi internacian kunlaboron en prevento kaj regado de epidemioj, subteni Unuiĝintajn Naciojn kaj la Mondan Organizon pri Sano ludi kernan rolon en plibonigo de la tutmonda publiksana regado kaj konstrui komunumon de komuna sano por la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin