Morrison: Usono estas plej granda fonto de kronvirusaj infektoj en Aŭstralio

(GMT+08:00) 2020-03-22 16:36:23     Redaktoro:Xiao

En la pasinta semajno draste malboniĝis la situacio de la nov-kronvirusa epidemio en Aŭstralio. Kun senĉesa plimultiĝo de importitaj kazoj kaj lokaj transmisioj, la nombro de konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano en Aŭstralio kreskis je pli ol 100 kazoj ĉiutage, superante jam mil kazojn. La registaro de Scott Morrison preskaŭ ĉiutage ellaboris novajn preventajn kaj regadajn rimedojn por bremsi la epidemion.

En la 1-a de marto Aŭstralio havis nur iom pli ol 20 kazojn de la nov-kronvirusa malsano kaj tiam la nombro kreskis malrapide, nur je kelkaj kazoj ĉiutage. Tamen kun rapida plimultiĝo de importitaj kazoj kaj lokaj transmisioj, de la 18-a de marto la nombro de konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano en Aŭstralio kreskis je pli ol 100 kazoj, iam eĉ je centoj da kazoj ĉiutage. Ĝis la 14-a horo de la 21-a de marto la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la malsano en Aŭstralio atingis 1 073. La registaro kaj prisanaj fakuloj de Aŭstralio opinias, ke la plej kriza momento de la epidemio ankoraŭ ne venis.

Antaŭtagmeze de la 20-a de marto ĉefministro Scott Morrison akceptis radio-intervjuon, esprimante, ke el la konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano en Aŭstralio, ĉirkaŭ 80% estas importitaj kazoj aŭ homoj havantaj kontakton kun tiuj revenintaj el fremdaj landoj, kaj "plejparto de tiaj kazoj venis de Usono".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin