Financa sistemo de Ĉinio stabile funkcias

(GMT+08:00) 2020-03-22 18:08:51     Redaktoro:Xiao

Dimanĉe en Pekino, Chen Yulu, vicprezidanto de la Popola Banko de Ĉinio, diris, ke la ĉina financa sistemo ĝenerale funkcias stabile, la financa merkato antaŭvidas stabilecon kaj la mona kreditado kreskas rapide kaj stabile. La nacia ekonomio eltenis la atakon de la epidemio kaj faris gravajn kontribuojn al la stabileco de la ekonomio kaj financo de la tuta mondo.

Samtage la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio okazigis gazetaran konferencon pri respondo al la influoj de la internacia epidemio kaj konservo de stabileco de la ĉina financa sistemo.

Chen konigis, ke responde al la bezonoj de prevento kaj regado de la epidemio kaj restarigo de laboro kaj produktado, la financa sistemo rapide ellaboris serion da efikaj politikaj rimedoj, kiuj alportas rimarkindajn rezultojn. Li esprimis, ke lastatempe disvastiĝis la epidemio en aliaj landoj kaj fluktuis la internacia financa merkato. Senĉese grandiĝas la risko de la tutmonda ekonomia malsupreniro. Sub tia cirkonstanco la monda situacio alportas novajn defiojn al la ekonomia disvolvado de Ĉinio. Nun glate iras la prevento kaj regado de la epidemio en nia lando, la aktivadoj de reala ekonomio iom post iom pliboniĝas, kaj la fundamento de longtempa disvolvado de la ĉina ekonomio restas senŝanĝa.

La Konsumantara Prez-Indico en januaro kaj februaro ĉi-jare altiĝis je 5,3% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Chen diris, ke la epidemio havos mallongan influon al provizado kaj inflacio, tamen kun pliboniĝo de la situacio en prevento kaj regado de la epidemio, la prezaro tendencos mildiĝe kaj malaltiĝos en la dua, tria kaj kvara trimestroj de la kuranta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin