Plej multaj regionoj de Ĉinio estas en malalta risko de epidemio

(GMT+08:00) 2020-03-23 15:02:14     Redaktoro:Pluveta

Ĉina oficialulo pri sano diris dimanĉe, ke plej multaj regionoj de Ĉinio nun estas en malalta risko de la nov-kronvirusa malsano, ĉar la lando prenas efikajn rimedojn en prevento kaj regado.

Mi Feng, oficialulo el la Nacia Komisiono pri Sano, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke inter ĉiuj 46 novaj konfirmitaj kazoj raportitaj sabate, 45 estis importitaj kaj unu estis infekto de enlanda transmisio el importitaj kazoj en la ĉina suda provinco Guangdong.

Antaŭ tio, neniu indiĝena infekto de la malsano estis raportita dum tri sinsekvaj tagoj en la ĉina ĉeftero.

Sabate, Wuhan, la epidemia centro markis sian kvaran tagon kun neniu raporto pri loka infekto, kaj en aliaj regionoj en la grave trafita provinco Hubei ekster Wuhan aperis neniu nova indiĝena kazo de la malsano dum sinsekvaj 17 tagoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin