Ĉina totala kvanto de agrikulturaj varoj estas garantiita

(GMT+08:00) 2020-03-23 15:05:49     Redaktoro:Pluveta

Dimanĉe en gazetara konferenco de mekanismo de la ĉina Ŝtata Konsilio por komuna prevento kaj regado, koncerna respondeculo de la ĉina Ministerio pri Agrikulturo kaj Kamparaj Aferoj konigis, ke nun klare pliboniĝas tutlanda provizado de agrikulturaj varoj, la totala kvanto de agrikulturaj varoj estas garantiita, ankaŭ rapide kaj orde rekomenciĝas provizado en la provinco Hubei.

Xie Yan el la ĉina Ministerio pri Agrikulturo kaj Kamparaj Aferoj diris, ke 88% de gravaj entreprenoj pri agrikulturaj varoj rekomencis produktadon, 90% de butikoj pri agrikulturaj varoj rekomencis negocon, 92% de guberniaj vojoj estas glataj, kaj la provizado de agrikulturaj varoj povos esti sama kiel ordinaraj jaroj.

Xie Yan diris ankaŭ, ke laŭ postulo de la sezono de agrikulturaj laboroj la provinco Hubei orde akcelas provizadon de agrikulturaj varoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin