Unua grandrapida trajno speciala por kamparanoj-laboristoj el Hubei

(GMT+08:00) 2020-03-23 15:15:29     Redaktoro:Pluveta

Je 13: 24 en la 19a de marto la trajno G4368 kunportanta preskaǔ 600 kamparanoj-laboristojn el Jingzhou ekveturis al la provinco Guangdong. Ĝi estas, post la eksplodo de la epidemio, la unua grandrapida trajno speciala por kamparanoj-laboristoj, kiuj revenis al sia laborposteno.

Poste, je 15: 13, la dua komencis sian kuradon. En ĝi troviĝis 1 000 kamparanoj-laboristoj. En la du trajnoj estis kune 1 600 homoj, kiuj revenis al Guangdong.

Laǔinforme, estas 2,4 milionoj da kamparanoj-laboristoj el la provinco Hubei, kiuj konstante laboras en Guangdong; ili konsistigas 40-procentojn de la tutaj kamparanoj-laboristoj el Hubei. Tiuj veturantoj estis akceptotaj de Kantono, Shenzhen, Foshan, Dongguan, Zhongshan kaj aliaj urboj en la provinco Guangdong. Nuntempe la departemento de Guangdong pri homaj rimedoj jam havigis al si nomlistojn de la unuaj laboristoj, kiuj nombriĝis je pli ol 40 mil.

La provinco Hubei sendis kuracistojn por travoje akompani tiujn laboristojn. Kiam ili atingos la cellokon, ili izolos sin mem en sia entrepreno dum tri tagoj kaj akceptos koncernan trejnadon. Sen ia ajn simptomo, ili povos enposteniĝi.

"Ni organizas, ke kamparanoj-laboristoj laǔvice revenu al sia posteno,"diris Dong Changqi, vicestro de la departemento de Hubei pri homaj rimedoj. Kaj krome tiu ĉi departemento liveras al la revenantoj trafikan subvencion, kaj instigas pli da kamparanoj-laboristoj reveni al sia posteno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin