Ĵeti respondecon sur alian ne helpas en batalo kontraŭ epidemio kaj ne agnoski eraron ne povas fortigi la ŝtaton

(GMT+08:00) 2020-03-23 19:02:38     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe itala fama medicinisto Giuseppe Remuzzi diris intervjuate de usonaj amaskomunikiloj, ke probable en novembro de 2019 en Italio aperis nekonata pneŭmonio, kiu estas alte suspektita nova kronvirusa pneŭmonio. Antaŭe Robert Redfield, direktoro de la Usona Centro de Malsana Kontrolo, demandite agnoskis, ke iuj usonanoj, kiuj mortis ŝajne pro lastjara gripo, probable mortis pro nova kronvirusa pneŭmonio.

De kie fontis la nova kronvirusa pneŭmonio? Tiu scienca demando devas esti solvita de profesiaj sciencistoj. Zhong Nanshan, akademiano de Ĉina Akademio de Inĝenierado kaj famulo pri scienco de spiraj malsanoj, klare montris en la komenco de la eksplodo de la pneŭmonio, ke la urbo Wuhan estas nur la ejo kie eksplodis la epidemio, sed la viruso probable ne fontis en Wuhan. Antaŭ la detruema epidemio la nuna urĝa tasko estas kunlaboro de diversaj landoj kaj komuna batalo kontraŭ la epidemio. Estas bedaŭro, ke iuj usonaj politikistoj ne tiel opinias. En la lastaj tagoj, usonaj prezidento, ŝtata sekretario, iuj membroj de la usona kongreso kaj iuj usonaj amaskomunikiloj ignoris la oficialan nomon kaj averton de Monda Organizo pri Sano, laŭvice foje kaj refoje en oficialaj okazoj kaj sociaj komunikejoj titolis la novan kronviruon "ĉina viruso".

La 19-an de marto en gazetara konferenco de Blanka Domo, fotisto de Vaŝingtona Tempo (Washington Times) trovis, ke en la origina teksto de parolado de Donald Trump estas "nova kronviruso", sed tiu estas reviziita "ĉina viruso", kio kaŭzis ĉinan dignon kaj bolon de la monda publika opinio. Sur socia komunikejo eksa ŝtata sekretario Hillary Diane Rodham Clinton diris: "prezidento moviĝas al rasisma esprimo kaj per tio turnas atenton de homoj, ĉar li ne pli frue serioze traktis pri la nova kronviruso, nek vaste ekzamenis ĝin, nek faris sufiĉan preparon por la krizon".

Lunde laŭ donitaĵoj de Universitato Johns Hopkins, en la lastaj 24 horoj pliiĝis 8 496 novaj konfirmitaj kazoj de nova kronvirusa pneŭmonio, kaj la nombro de usonaj konfirmitaj kazoj okupis la 3-an lokon de la mondo. 2 semajnojn antaŭe okazis 4 fandorompoj de la usona borsomerkato kaj ununokte la indico de Dow Jones revenis al la nivelo antaŭ 4 jaroj. Ŝajne tio estas neeviteble ekonomia malprospero. Ĉio ĉi atestas, ke la epidemio kontinue propagiĝas kaj serioze batas usonan socion kaj ekonomion. Tion la usonaj gvidantoj klare scias, sed por eviti kondamnon kaj gajni voĉdonilojn de venontjara ĝenerala elektado, ili nature unue elektis verŝi al Ĉinio malpuran akvon. Amanda Walker, ĵurnalisto de Ĉiela Novaĵo (Sky News) diris, ke Trump "en la lasta tempo intence ofte menciis 'ĉinan viruson'", "se milionoj da usonaj mortus, tio estus lia kulpo, kaj la nomado de 'ĉina viruso' estas maniero por eviti kondamnon". Raportoj de CNN opiniis, ke sekve de pliiĝo de usonaj infektitoj tago post tago Trump klopodas por ke Ĉinio fariĝu lia "propeka kapro". Por usonaj politikistoj kulpigi Ĉinion eble estas la plej simpla kaj plej efika maniero persvadi la usonan popolamason.

Eĉ la usona publiko ne povas toleri la politikan farŝon prezentitan de usonaj politikistoj nigrigi Ĉinion. Prezidisto de CNN Chris Cuomo en sia programo kritikis: "Ni bezonas ne malamikon, ĉar ni jam havas malamikon, ja la viruson". Nov-Jorka Tempo (New York Times) diris, ke Trump ignoras pli kaj pli multajn kritikojn, kiuj diras, ke lia parolado estas rasisma kaj kontraŭĉina." La 20-an de marto usona aktoro Mark Alan Ruffalo diris en Twitter: "Kiam vi atribuas la viruson al iu tuta raso, vi instigas homojn sin teni malamike al ili."

Lastatempe iuj usonanoj elmetis la laŭtan kaj klaran sloganon "Usono estu refoje granda". "Granda" povas esti montrata en multaj flankoj, ekzemple en altgrade evoluinta ekonomio, orda socio kaj respektata kulturo, sed sendube, ne en forĵeto de respondeco kaj en rasa diskriminacio, kiuj nur malhelpas fariĝi "granda". Por la homara socio la nova kronviruso estas nekonata, kaj sekve iu ajn senrespondeco, kiu trompas kiel si mem, tiel ankaŭ aliajn, nur misigos juĝon pri malsano kaj helpos plivastiĝon de epidemio. Kaj rasa diskriminacio estas pensa viruso de iuj homoj, ankaŭ komuna malamiko de la homaro. Ni deadmonas al la usonaj politikistoj, ke ĵeti respondecon sur alian ne helpas en batalo kontraŭ la epidemio kaj ne agnoski eraron ne povas fortigi la ŝtaton. Nur kunlaboro kaj helpo povas venki la epidemion kaj brakumi belan estonton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin