Usonaj politikistoj ne ofendu inteligentecon de publiko

(GMT+08:00) 2020-03-23 20:43:34     Redaktoro:Pluveta

"Ne lasu Trump foriri" — tio estas komenta titolo de la ĵurnalo New Jork Times, antaŭ nelonge aperinta. La artikolo elnomas serion da faktoj, kiuj pruvas, ke usona gvidanto agis nekonsekvence pri la epidemio de la nova kronviruso, kaj montras, ke lia intenco estas turni la atenton de la publiko kaj kovri la "katastrofan fiaskon" en la laboro kontraŭ la epidemio.

La artikolo montras du ĉefajn flankojn de usona gvidanto en la kontraŭstaro de lia agado: pri la pandemio en la teritorio li mencis nur supraĵe, sed antaŭ kelkaj tagoj li subite proklamis, ke li jam pli frue antaŭvidas la seriozecon de tiu ĉi katastrofo; pri la klopodado de Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio li unue laŭdis kaj jesis, tre dankante la penadon kaj la travideblecon de Ĉinio, sed poste senhalte misfamigis Ĉinion kaj eĉ rekte nomis la novan kronviruson "ĉina viruso".

Tiu ci komenta artikolo malkaŝas jenan informon: la celo de Usono estas "ĵeti respondecon" sur Ĉinion kaj sin senkulpigi pri la epidemio, ĉar per tio ĝi volas savi la borsan merkaton de Usono kaj liberiĝi de la socia kritiko.

Usono estis indiferenta pri la epidemio jam en la longa tempo. En la 26a de februaro usona gvidanto en gazetara konferenco ankoraŭ asertis, ke la danĝero al kiu frontas usonanoj estas "tre malalta". Ĝis la 13a de marto li oficiale deklaris "ŝtatan alaramostaton".

Nuntempe Usono jam staras inter tiuj landoj en la mondo, kiuj suferas la plej seriozan epidemion. Post Nov-Jorko, Vaŝingtono, en la 22a de marto ankaŭ Kalifornio deklaris sin "serioza katastrofejo". Antaŭ nelonge esploristo el la Universitato Kolumbia averis, ke se Usono ne bridos la epidemion, la nombro de novaj infektiĝoj atingos 500 mil en la kulmina tago.

La elmontriĝoj de iuj usonaj politikistoj estas pruvitaj de Stephen S. Roach, kiu jam delonge substrekis, ke Ĉinio estas prenita por "propeka kapro" de usonaj internaj demandoj, dum turni atenton al propeka kapro estas, nature, pli facile, ol ekzameni sin mem.

Ni proponas, ke iuj usonaj politikistoj ne alte taksu sian lertecon, nek ofendu la inteligentecon de la publiko, sed tuj turniĝu al la urĝa tasko subpremi la epidemion, kaj metu la vivon kaj sanon de la civitanoj sur la unuan lokon, alie ili devos preni la sekvojn sur sin mem.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin