Fakulo de germana ekonomia rondo: Ĉina ekonomio rapide renormaliĝos

(GMT+08:00) 2020-03-24 13:55:20     Redaktoro:Ĝoja

Nun Ĉinio kaj batalas kontraŭ la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de nova kronviruso kaj stabile akcelas reproduktadon. Lastatempe intervjuate doktoro Jürgen Friedrich, prezidanto de Germana Komerco kaj Investo, esprimis sian fidon, ke la ĉina ekonomio baldaŭ renormaliĝos.

Demandite pri la influo de la epidemio al ĉina ekonomio kaj socio, doktoro Jürgen Friedrich opiniis, ke en la mallonga tempo la epidemio kaŭzis kelkgradan influon al ĉina industrio, tamen ne aperos granda faŭlto de la ĉina ekonomio. Se koncernaj fakoj ĝustatempe kaj konvene agus, la influo al ĉina industria strukturo estos kontrolebla. Li diris:

"Se higiena fako rapide alprenus rimedojn, do ne aperos granda faŭlto de la ĉina ekonomio. Ja eble entreprenoj konsideros plivastigi siajn provizajn kanalojn pro la epidemio. Cetere, pluapaŝe forte disvolviĝos la ĉina kampo de higieno kaj kuraco. Ni antaŭkalkulas, ke la epidemio ne kaŭzos nekontroleblan seriozan influon, kaj la tutplanedaj industriaj valoraj ĉenoj kaj prilaboraj ĉenoj sin ordigos pro la nuna situacio."

Pri la disvolvo de la ĉina ekonomio post la epidemio, doktoro Jürgen Friedrich opiniis, ke kiam la epidemio estos efike regata kaj ĉinaj entreprenoj laŭgrade rekomencos produktadon, en la sekvaj kelkaj monatoj la ĉina ekonomio rapide renormaliĝos. Li diris:

"Ni devas diri, ke la unuaj pozitivaj signaloj estas tre gravaj por ke diversaj rondoj reposedu fidon. Ekzemple, iuj provincoj finos apartigon, kio estas pozitiva signalo. Post mallongtempa malprospero en la unua trimestro la ĉina ekonomio rehavos kreskan movforton en plej mallonga tempo kiel antaŭe. Multaj haltigitaj investoj aŭ nefinitaj mendiloj refunkcios."

Doktoro Jürgen Friedrich opiniis, ke la epidemio donis grandan defion al la ĉina ekonomio kaj al tutgloba proviza ĉeno, sed nun fari juĝon pri la ĝenerala influo estas tro frua. Li diris:

"Principe se entreprenoj esperas investon en Ĉinio, ili pli multe zorgas pri longtempaj faktoroj, absolute ne faros la juĝon nuligi investon pro la mallongtempa epidemio. Alie, se entrepreno havas nur unu provizanton, do ĝi eble konsideros pro la epidemio plivastigi investon en Ĉinio aŭ krei novan merkaton. Sed mi ne opinias, ke aperos radikala ŝanĝo, ĉar por entreprenoj la signifo de la ĉina merkato estas tre grava. Ĉiuj bazaj ciferoj montras, ke la ĉina ekonomio disvolviĝas al pozitiva direkto."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin