Ĉinio kaj Britio konsentis subteni rolon de MOS en batalo kontraŭ COVID-19

(GMT+08:00) 2020-03-24 14:27:03     Redaktoro:Pluveta

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj brita ĉefministro Boris Johnson telefone konversaciis lunde nokte kaj esprimis subtenon al la rolo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) en la monda batalo kontraŭ la nov-kronvirusa pandemio.

Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, Xi esprimis sincerajn simpatiojn al la registaro kaj popolo de Britio pro ilia batalo kontraŭ la kronvirusa malsano. Laŭ peto, li konigis ĉinajn rimedojn de epidemiaj prevento kaj regdo. Xi emfazis, ke Ĉinio esperas, ke Britio fortigos kunordigon kun Ĉinio por minimumigi la riskon de la disvastiĝo de la epidemio dum certigo de necesa fluado de homoj kaj komerco. Li diris, ke Ĉinio pretas doni subtenon kaj helpon al Britio, kaj ke li firme kredas, ke Britio certe triumfos super la epidemio sub la gvidado de Johnson.

La ĉina prezidanto reasertis, ke la ĉina registaro donas grandan gravecon al protekto de la sano kaj sekureco de ĉinaj civitanoj en fremdaj landoj. Li esprimis sian esperon, ke Britio prenos konkretajn kaj efikajn rimedojn por protekti la sanon, sekurecon kaj laŭleĝajn rajtojn de ĉinaj civitanoj sur sia tero, precipe tiujn studantajn en Britio.

Li diris ankaŭ, ke ili ankaŭ devas pliigi makroekonomian politikan kunordigon, por stabiligi la merkaton, subteni ekonomian kreskon, certigi la bonstaton de popoloj kaj konservi malfermon, stabilecon kaj sekurecon de la tutmondaj provizaj ĉenoj.

Johnson diris, ke li gratulas la registaron kaj popolon de Ĉinio pro la rimarkindaj atingoj, kiujn ili akiris en epidemiaj prevento kaj regado per streĉaj klopodoj kaj grandaj oferoj. Li diris, ke nun, la situacio de la kronvirusa epidemio en Britio estas grava, kaj ke Britio studis kaj lernis la utilan sperton de Ĉinio kaj prenis sciencajn kaj efikajn preventajn kaj regadajn rimedojn. Li diris, ke la brita flanko dankas Ĉinion pro ĝia valora subteno kaj helpo, kaj faros sian plejeblon por zorgi pri sano kaj sekureco de ĉinaj civitanoj en Britio, precipe la studentoj.

La ĉefministro diris, ke li tute konsentas kun Xi, ke neniu lando povas pensi nur pri sia propra perfektiĝo sen zorgi pri la epidemio kaj ĉiuj landoj devas plifortigi kunlaboron. Britio subtenas la Mondan Organizon pri Sano en ludado de grava rolo, kaj esperas, ke ĉiuj partioj profundigos koncernan kunlaboron en la Grupo 20 kaj aliaj multflankaj kadroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin