Ĉinio urĝas Usonon haltigi politikigon de kronvirusa malsano

(GMT+08:00) 2020-03-24 14:28:29     Redaktoro:Pluveta

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde, ke Ĉinio urĝis Usonon ĉesi politikigi la nov-kronvirusan malsanon kaj makuli Ĉinion. Geng faris la rimarkojn en gazetara informado responde al demando pri lastatempaj akuzoj de la usona flanko.

Usona prezidento Donald Trump diris al raportistoj en la 21a de marto, ke li deziris, ke Ĉinio diru al ili pli multe pri tio, kio okazis en Ĉinio. Samtempe, la Blanka Domo komencis komunikan planon inter multaj federaciaj institucioj, kiuj fokusiĝas al akuzo kontraŭ Ĉinio pri kovrado kaj kreado de tutmonda pandemio.

Geng diris, ke la ĉina flanko rimarkis koncernajn raportojn kaj aldonis, ke la 20an de marto, usona ŝtatsekretario Mike Pompeo akuzis Ĉinion, Rusion kaj Iranon pri "kampanjo de misinformado rilata al la kronvirusa pandemio". Geng nomis la usonajn akuzojn mallertaj kalumnioj, kaj emfazis, ke Ĉinio ĉiam liveras al la Monda Organizo pri Sano kaj koncernaj landoj kaj regionoj, inkluzive de Usono, informojn pri sia enlanda epidemia situacio en malkaŝa, travidebla kaj respondeca maniero. Li diris, ke ĉinaj klopodoj estis aprezitaj de la internacia komunumo, kaj ke la ĉina popolo plenforte batalis kontraŭ la kronvirusa epidemio en la pasintaj du monatoj kaj gajnis tre valoran tempon por aliaj landoj.

Geng diris, ke Usono tute malŝparis valoran tempon gajnitan de Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio. Li reasertis, ke kalumnio kaj kulpigo kontraŭ aliaj estas malmoralaj kaj senrespondecaj. Tio ne helpas la laboron de Usono pri prevento de la epidemio kaj tutmondan kunlaboron en regado de la pandemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin