Speciala raportisto de UN: estas nerespondece anstataŭigi nov-kronan viruson per malbonintenca nomo

(GMT+08:00) 2020-03-24 14:30:02     Redaktoro:Pluveta

Lunde E. Tendayi Achiume, speciala raportisto de la UN pri aktualaj formoj de rasismo, rasa diskriminacio, ksenofobio kaj rilataj netolereblaĵoj, diris, ke la ksenofobia esprimio, ke oficistoj de iuj landoj anstataŭigis novan kronviruson per malbonintenca nomo kaj ligis la kronvirusan malsanon kun iu konkreta lando aŭ nacio, estas nerespondeca kaj maltrankviliga.

E. Tendayi Achiume diris en deklaro por amaskomunikiloj, ke la Monda Organizo pri Sano jam klare diris, ke misuzo de nomo de malsano kaŭzos seriozan damaĝon al aparta popolo. Diverslandaj registaroj devas aparte ne dissendi ksenofobian mesaĝon, nek pliigi rasian diskriminacion en traktado de la nova krovirusa pneŭmonio.

Ŝi diris, ke ago kaj parolado de oficistoj de iuj landoj jam kaŭzis realan malbonan rezulton, iuj popoloj de Ĉinio aŭ aliaj orientaziaj landoj jam ricevis diskriminacion kiel kalumnion, rifuzon de servo kaj perfortan atakon.

E. Tendayi Achiume substrekis, ke antaŭ la epidemio la politiko provoki timon kaj diskriminacion, kio ne nur ne havas bonaĵon por batalo kontraŭ la epidemio, sed ankaŭ kondukas ĝuste al la malo.

F. Tiutage Michael Ryan, respondeculo de la Monda Organizo pri Sano pri urĝaj projektoj, diris, ke diskuto pri la fonto de la nova kronviruso ne estas la nuna kerna problemo, nun oni devas kune klopodi kontraŭ la epidemio.

Michael Ryan diris, ke oni havas la kapablon venki la novan kronviruson. Kiel parolis Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano, la epidemio preskaŭ influas ĉiujn landojn kaj popolojn de la tero, "tial ni devas kunlabori kontraŭ la epidemio".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin