Li Keqiang prezidis kunvenon de gvida teamo de la Centra Komitato de KPĈ kontraŭ nova kronvirusa pneŭmonio

(GMT+08:00) 2020-03-24 14:31:20     Redaktoro:Pluveta

Lunde Li Keqiang, membro de konstanta komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉefministro de ĉina Ŝtata Konsilio kaj estro de gvida teamo de la Centra Komitato de KPĈ kontraŭ nova kronvirusa pneŭmonio, prezidis kunvenon de la gvida teamo.

En la kunveno oni postulas serioze plenumi spiriton de parolado de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, efektivigi aranĝojn de la gvida teamo de la Centra Komitato de KPĈ kontraŭ la epidemio kaj kune bone fari gravajn laborojn pri batalo kontraŭ la epidemio kaj pri disvolvo de ekonomio kaj socio, pluapaŝe fortigi internaciajn kunlaborojn kaj interkomunikojn, precize kaj efike malebligi eniron kaj eliron de la epidemio, doni eblajn helpojn al la internacia komunumo en batalo kontraŭ la epidemio, kaj aktive kaj orde rekomenci laboron kaj produktadon samtempe kun scienca kaj preciza prevento kaj regado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin