Novaĵoj (Marto 24)

(GMT+08:00) 2020-03-24 15:51:38     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 24a de marto, marde. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi telefone konversaciis respektive kun franca kaj egipta prezidentoj kaj brita ĉefministro; Ĉinio urĝas Usonon haltigi politikigon de kronvirusa malsano. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde vespere, ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis respektive kun franca prezidento Emmanuel Macron, egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi kaj brita ĉefministro Boris Johnson.

Dum interparolado kun Macron, Xi memoris, ke en kriza momento de la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano, li kaj Macron havis tri telefonajn konversaciojn ekde januaro. Li aldonis, ke tio pruvis la altan nivelon de reciproka konfido inter la du ŝtatestroj kaj la ĉina-francaj rilatoj. Li diris, ke per la amika tradicio de reciprokaj simpatio kaj subteno, kaj reciproka helpo per medicinaj provizaĵoj, Ĉinio kaj Francio starigis al popoloj en ĉiuj landoj ekzemplon helpi unu la alian kaj kune venki malfacilojn. Li esprimis siajn sincerajn simpatiojn kaj firman subtenon al la francaj registaro kaj popolo, kaj diris, ke Ĉinio pretas plu doni subtenon kaj helpon al Francio laŭ sia kapablo.

Macron informis Xi pri la nuna epidemia situacio en Francio kaj la koncernaj rimedoj. Li diris, ke li alte aprezas la fakton, ke la ĉinaj registaro kaj popolo, kun granda kuraĝo kaj rezolutaj rimedoj, efike bridis la malsanon en mallonga periodo. Li aldonis, ke la franca flanko sincere dankas Ĉinion pro la valora subteno kaj helpo, kaj volas fari komunajn klopodojn kun Ĉinio por akceli duflankan prisanan kunlaboron kaj instigi ĉiujn koncernajn partiojn antaŭenigi kunlaboron en la kadroj kiel la Grupo 20 kaj la MOS, por venki la pandemion kaj trakti ĝian influon sur la monda ekonomio.

Dum interparolado kun egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi, Xi diris, ke lastatempe eksplodis la epidemio en multaj landoj kaj regionoj. La faktoj refoje pruvis, ke la homaro estas la komunumo kun komuna estonteco. Diversaj landoj devas unuiĝi kaj kunlabori por trakti defiojn. Laŭ la nocio de la komunumo kun komuna estonteco Ĉinio kune kun diversaj landoj fortigos kunlaboron en prevento de la epidemio, mane-en-mane batalos kontraŭ la epidemio ka protektos sekurecon de la monda publika higieno. Post la eksplodo de la epidemio en Ĉinio, Egiptio montris sian subtenon al Ĉinio.

Al-Sisi diris, ke la ĉina batalo pozitive progresis, kio refoje atestis, ke la saĝa gvidado de prezidanto Xi estas firma kaj forta kaj la ĉina popolo estas unueca kaj granda. Egiptio dankas Ĉinion pro ĝiaj subteno kaj helpo, kaj konvinkiĝas, ke danke al la komuna batalo kontraŭ la epidemio plifortiĝos la amikaj rilatoj inter Egiptio kaj Ĉinio.

Dum la interparolado de brita ĉefministro Boris Johnson, Xi emfazis, ke Ĉinio esperas, ke Britio fortigos kunordigon kun Ĉinio por minimumigi la riskon de la disvastiĝo de la epidemio dum certigo de necesa fluado de homoj kaj komerco. Li diris, ke Ĉinio pretas doni subtenon kaj helpon al Britio, kaj ke li firme kredas, ke Britio certe triumfos super la epidemio sub la gvidado de Johnson. Li esprimis sian esperon, ke Britio prenos konkretajn kaj efikajn rimedojn por protekti la sanon, sekurecon kaj laŭleĝajn rajtojn de ĉinaj civitanoj sur sia tero, precipe tiujn studantajn en Britio.

Johnson diris, ke li gratulas la registaron kaj popolon de Ĉinio pro la rimarkindaj atingoj, kiujn ili akiris en epidemiaj prevento kaj regado per streĉaj klopodoj kaj grandaj oferoj. Li diris, ke nun, la situacio de la kronvirusa epidemio en Britio estas grava, kaj Britio studis kaj lernis la utilan sperton de Ĉinio kaj prenis sciencajn kaj efikajn preventajn kaj regadajn rimedojn. Li diris, ke la brita flanko dankas Ĉinion pro ĝia valora subteno kaj helpo, kaj faros sian plejeblon por zorgi pri sano kaj sekureco de ĉinaj civitanoj en Britio, precipe la studentoj.

La ĉefministro diris, ke li tute konsentas kun Xi, ke neniu lando povas pensi nur pri sia propra perfektiĝo sen zorgi pri la epidemio kaj ĉiuj landoj devas plifortigi kunlaboron. Britio subtenas la Mondan Organizon pri Sano en ludado de grava rolo, kaj esperas, ke ĉiuj partioj profundigos koncernan kunlaboron en la Grupo 20 kaj aliaj multflankaj kadroj.

Ĉinaj aŭtoritatoj lunde disaranĝis rimedojn por antaŭgardi importitajn kazojn de la nov-kronvirusa malsano kaj resalton de enlanda transmisio de la viruso, responde al ŝanĝiĝoj de la epidemia situacio

La gvidgrupo de la ĉina reago al la kronvirusa epidemio lunde okazigis kunvenon, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La kunveno alvokis aktivan kaj ordan rekomencon de laboro kaj produktado dum certigo de efikaj prevento kaj regado de la epidemio.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la disvastiĝo de enlande transmisiita epidemio estis fundmente blokita, sed restas la riskoj de sporadaj kazoj kaj regionaj eksplodoj. Ĝi urĝis homojn teni la kapon klara, ĉar la tutmonda pandemia situacio restas kompleksa kaj severa.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde, ke Ĉinio urĝis Usonon ĉesi politikigi la nov-kronvirusan malsanon kaj makuli Ĉinion. Geng faris la rimarkojn en gazetara informado responde al demando pri lastatempaj akuzoj de la usona flanko.

Usona prezidento Donald Trump diris al raportistoj en la 21a de marto, ke li deziris, ke Ĉinio diru al ili pli multe pri tio, kio okazis en Ĉinio. Samtempe, la Blanka Domo komencis komunikan planon inter multaj federaciaj institucioj, kiuj fokusiĝas al akuzo kontraŭ Ĉinio pri kovrado kaj kreado de tutmonda pandemio.

Geng diris, ke la ĉina flanko rimarkis koncernajn raportojn kaj aldonis, ke la 20an de marto, usona ŝtatsekretario Mike Pompeo akuzis Ĉinion, Rusion kaj Iranon pri "kampanjo de misinformado rilata al la kronvirusa pandemio". Geng nomis la usonajn akuzojn mallertaj kalumnioj, kaj emfazis, ke Ĉinio ĉiam liveras al la Monda Organizo pri Sano kaj koncernaj landoj kaj regionoj, inkluzive de Usono, informojn pri sia enlanda epidemia situacio en malkaŝa, travidebla kaj respondeca maniero. Li diris, ke ĉinaj klopodoj estis aprezitaj de la internacia komunumo, kaj ke la ĉina popolo plenforte batalis kontraŭ la kronvirusa epidemio en la pasintaj du monatoj kaj gajnis tre valoran tempon por aliaj landoj.

Lunde E. Tendayi Achiume, speciala raportisto de la UN pri aktualaj formoj de rasismo, rasa diskriminacio, ksenofobio kaj rilataj netolereblaĵoj, diris, ke la ksenofobia esprimio, ke oficistoj de iuj landoj anstataŭigis novan kronviruson per malbonintenca nomo kaj ligis la kronvirusan malsanon kun iu konkreta lando aŭ nacio, estas nerespondeca kaj maltrankviliga.

Tendayi Achiume diris en deklaro por amaskomunikiloj, ke la Monda Organizo pri Sano jam klare diris, ke misuzo de nomo de malsano kaŭzos seriozan damaĝon al aparta popolo. Diverslandaj registaroj devas aparte ne dissendi ksenofobian mesaĝon, nek pliigi rasian diskriminacion en traktado de la nova krovirusa pneŭmonio.

Ŝi diris, ke ago kaj parolado de oficistoj de iuj landoj jam kaŭzis realan malbonan rezulton, iuj popoloj de Ĉinio aŭ aliaj orientaziaj landoj jam ricevis diskriminacion kiel kalumnion, rifuzon de servo kaj perfortan atakon.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin